Janwillem van de Wetering
Janwillem van de Wetering | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Janwillem van de Wetering | |||||
Naskiĝo | 12-an de marto 1931 en Roterdamo | ||||
Morto | 4-an de julio 2008 (77-jaraĝa) en Blue Hill | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Religio | budhismo vd | ||||
Lingvoj | angla • nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Usono vd | ||||
Alma mater | Nyenrode Business University (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto skulptisto romanisto lingvisto verkisto verkisto de porinfana literaturo vd | ||||
Aktiva dum | 1950–2008 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Janwillem Lincoln van de WETERING (la 12an de februaro 1931 en Roterdamo, Nederlando - la 4an de julio 2008, Blue Hill, Majno) estis nederland-usona verkisto, iama bikŝuo, komercisto, kaj policisto en Amsterdamo. En 1984 li gajnis la premion por polica fikcio en Francio.
Liaj verkado baziĝas sur liaj vivtravivaĵoj ĉe ses kontinentoj. Tri el liaj verkaĵoj estis adaptitaj en filmojn kaj multaj el liaj aliaj rakontoj en televidajn kaj radioprogramojn en Usono, Germanio kaj Nederlando.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Janwillem van de Wetering famiĝis ĉefe dank' al du serioj kiujn li kreis: Amsterdamaj policistoj (Grijpstra and de Gier), kiuj malfrue en iliaj kariero fariĝis privataj detektivoj, kaj pri trilogio de Zen-Budhismo. Li verkis ĉiun rakonton dufoje, en la angla kaj en la nederlanda, en versioj adaptitaj al la leganta publiko en ĉiu lando. Li ankaŭ verkis biografion de la verkisto, la nederlanda ĉinologo kaj diplomato d-ro Robert van Gulik, kvin infanlibrojn kaj multajn artikolojn kaj novelojn.
Ĉiuj liaj verkaĵoj kaj rakontoj (eĉ tiuj kiuj ne estis publikigitaj en la originala lingvo) estis tradukitaj en la germanan. Liaj verkaĵoj ankaŭ estas tradukitaj en ĉirkaŭ 20 aliajn lingvojn. En la jaroj 2004-2006, serio kun liaj rakontoj estis elsendita en la Luksemburga kanalo en la nederlanda (RTL4). Pro la longo de la serio, novaj rakontoj bazitaj sur la roluloj de van de Wetering estis verkitaj fare de aliaj verkintoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Nekrologo de Janwillem van de Wetering en The Guardian
- La Filozofiaj Ekzercadoj de Janwillem van de Wetering Arkivigite je 2013-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Budhisma televido intervjuo kun Janwillem van de Wetering Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine, en la nederlanda
- [1] Biografio (ĝis 1997) kaj fotoj ĉe Dunn kaj Powell Books