Japana Esperanto-Junularo
Japana Esperanto-Junularo | ||
---|---|---|
landa sekcio de TEJO | ||
Komenco | 1992 vd | |
Lando(j) | Japanio vd | |
Adreso | 162-0042 東京都新宿区早稲田町12-3 日本エスペラント会館気付日本青年エスペラント連絡会 | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Japana Esperanto-Junularo (JEJ) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn japanajn esperantistojn. Ĝi estis fondita en 1992, kaj ekde la jaro 1995 estas landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Ĝia oficiala organo estas La Junuloj, kiu publikiĝas papere kaj interrete.
JEJ okazigas Komunan Seminarion kunlabore kun Korea Esperanto-Junularo kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio. Komuna Seminario (KS) okazas ĉiujare kaj alterne en tri landoj (Ĉinio, Koreio kaj Japanio). En 2012 la 68-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) devis esti organizita en Okinavo. Tamen oni ŝanĝis la planon pri kongresloko de Okinavo al Tenri kaj finfine fiaskis.
Adreso: p/a Esperanto-domo Wasedamati 12-3, Sinzyuku-ku Tokio, 162-0042 Japanio
Retejo:
- japana-esperanto-junularo.com momente ne aktivas, jen arkivigo laŭ la stato de novembro 2017
- same arkivigo laŭ la stato de novembro 2017 de la eksa paĝo en Facebook
Laŭ la impresoj el la interreto ŝajnas ke momente (en 2025) unu el pluraj kunvenejoj estas la
- Esperanto-Vegana Kafejo SOJO en Tokio (jen paĝo en la retejo Facebook, kaj prezenta retejo sojo.favy.jp.
Prezidanto: Iwama Kyo (1-a aprilo 2012 - 31-a marto 2013)[Kaj nun?]
Kvanto de Membroj malpli ol 35 jaroj: 6 (fine de februaro 2012)[1][Kaj nun?]
Organo: La Junuloj
Red. adreso: p/a JEJ
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La Rezulto de La Voĉdono Arkivigite je 2013-03-26 per la retarkivo Wayback Machine La Junuloj n-ro 93, la 25-an de marto 2012.