Japana Kvodlibeto
Aspekto
Japana Kvodlibeto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1965 | |
Urbo | La Laguna | |
Eldoninto | Eldonejo Stafeto | |
Paĝoj | 127 | |
Japana Kvodlibeto estas mikseca rikolta verko kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao eldonita en la kolekto Beletraj Kajeroj de la marko Stafeto, La Laguna, 1965.[1]
Enhavo
[redakti | redakti fonton]La verko konsistas el tre diversaj tekstoj, ĉiuj rilataj al la Japana kulturo. Krom enkondukaj tekstoj la kolekto estas dividita en poezion kaj prozon.
Krom prezento de Clelia Conterno Guglielminetti kaj fina prezento de Biografietoj de la aŭtoraro (ĉi tie oni aldonas supraĵan komenton), la enhavtabelo montras jenon:
- Poezio
- Du poemoj kaj unu kolekteto de Kenĵi Ossaka
- Kvar poemoj de Saburo Ito'
- La poeziaĵo "Oktobro" de Mijake Ŝihej
- Tri poemoj de Kenryô Kanamatu
- Du poemoj de Hattori Tôru
- Tankaoj de Jukio Onoda
- La poeziaĵo "Kara, manon donu kore!" de Kenĵi Taĉibana
- Du poemoj de Nisimura Masao
- Du poemoj de Miyamoto Masao
- Prozo
- "Unu seno" de Nakagaki Koĵiro, pri trista vivo de malriĉa pentristo (1927)
- "Sinjorino Suno kaj Sinjoro Ŝtormo" de Cujuki Kijohiko, fabelo en la orienta felando Takama-no-Hara
- "Al kara fratineto" de Hukuta Masao, kortuŝa leternovelo al ĵusmortinta fratino (1938, kial la aŭtoro jam estis soldato en Cinio)
- "Ses monatoj" de Hasegaŭa Teru, kortuśa travivaĵo de maldungito kiu barakte serĉas laborpostenon, finfine li trovas, sed... (1934)
- "Korvo" de Kisaku Tabata, tragedia teatraĵo pri vivo de kamparanoj (1936)
- "Pliaĝa frato - malpliaĝa frato" de Tazuo Nakamura, eseo pri la nomo de familianoj kaj diversaj personoj en japana lingvo (1960)
- "Kalocsay en traduko de orientaj poezioj" de Kikunobu Matuba, eseo kun komentoj pri metriko kaj tradukado de poemoj de Kalman Kalocsay en ĉina kaj precipe en japana (1961)
- "Johjoo kaj gruo" de Kita Satori, fabelo kaj amhistorio inter junulo kaj gru-virino (1956)
- "La tradukmaŝino" de Konisi Gaku, nekredebla antaŭvida novelo en mondo kie jam funkcias aŭtomataj tradukmaŝinoj (1962)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Japana Kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. 127 pp.
Eksteraj ligilioj
[redakti | redakti fonton]Kategorioj:
- Libroj de diversaj
- Esperanto-libroj aperintaj en 1965
- Eldonaĵoj de Eldonejo Stafeto
- Esperanto-antologioj
- Verkoj el la originala esperantlingva literaturo
- Libroj de Miyamoto Masao
- Antverpena Fikcio-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Libraro Ludovika
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto