Japana fago
Aspekto
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Fagus japonica Maxim. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La japania fago (Fagus japonica), estas decidua arbo el la familio de la fagacoj. Ĝi estas indiĝena en Japanujo, kie ĝi estas unu el la ĉefaj arbaj specioj en naturaj deciduaj arbaroj precipe je la pacifika flanko de la lando[1]. Oni trovas ĝin en la tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj.
Tiu palearktisa specio atingas altecon de 25 metroj [2]. La arbo ofte havas plur-trunkan habiton [1]. La arboŝelo estas glata kaj griza. La simplaj folioj alterne estas aranĝitaj laŭlonge de la branĉo. Ili estas iomete harkovritaj kaj iomete glaŭkaj sube, kun 10-14 paroj de flank-nervuroj. Fruktaj pedunkloj longas 3-4 cm kaj estas senharaj [3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 angle Peters, R. 1997 : Beech Forests. Dordrecht: Kluwer Academic.
- ↑ Woody Plants of Japan, Vol. 1, 2000. ISBN 4-635-07003-4
- ↑ angle Ohwi, J. (1984). Flora of Japan. ISBN 978-0-87474-708-9