Japania Arta Akademio
Japania Arta Akademio | ||
---|---|---|
asociita registara organizaĵo de Japanio arta institucio | ||
Informoj | ||
fondodato | 1907 | |
Situo | ||
Geografia situo | 35° 42′ 48″ N, 139° 46′ 29″ O (mapo)35.713416666667139.77480555556Koordinatoj: 35° 42′ 48″ N, 139° 46′ 29″ O (mapo) | |
lando | Japanio | |
urbo | Headquarters of the Japan Art Academy | |
Estraro | ||
ĉefestro(j) | Shūji Takashina (en) (2020–) Kuroi Senji (en) (2014–2020) vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
La Japana Akademio de Arto (japane 日本芸術院, Nihon Geijutsuin (en la malnova japana ortografio 日本藝術院), angle Japan Art Academy) estas altnivela kultura kaj akademia organizaĵo en Japanio, efektive la plej grava japana artorganizaĵo. Ĝi havas la statuson de speciala organizaĵo ene de la Agentejo por Kulturaj Aferoj de la Ministerio de Edukado, Kulturo, Sporto, Scienco kaj Teknologio de Japanio (MEXT) [1]. Kunordigas kelkajn temojn de kulturo kaj arto sur la akademia nivelo, kaj estas kolektiva konsilisto al la ministerio en tiuj aferoj. Subtenas la evoluon de la artoj per ĉiujara premio en kvin kategorioj (bildartoj, muziko, literaturo, danco kaj prezentartoj) [2]. La ĉefkonstruaĵo de la akademio situas najbara al la Japana Akademio de Sciencoj, la Tokia Universitato de la Artoj, kaj pluraj muzeoj ene de Parko Ueno, en kvartalo Taito de Tokio.
La Japania Arta Akademio ne devus esti konfuzita kun la Japana Arta Instituto (Nihon Bijutsuin), kiu estas tute malsama organizaĵo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 文部科学省設置法. Alirita November 23, 2020 .
- ↑ 【日本芸術院令】日本芸術院. Arkivita el la originalo je 2020-10-29. Alirita 2020-11-23 .