Jar (Tjumena distrikto)
Jar (Яр) | |
vilaĝo | |
vilaĝo • administra dividaĵo de Rusio | |
---|---|
Oficiala nomo: Яр | |
Deveno de nomo: Alta, ne inundata bordo | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumena distrikto |
kampara municipo | Jembajeva kampara municipo |
Ŝoseo | R-404 |
Rivero | Turo |
Situo | Jar |
- koordinatoj | 57° 10′ 02″ N 65° 42′ 23″ O / 57.16722 °N, 65.70639 °O (mapo) |
Loĝantaro | (2010) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625541 |
ОКТМО | 71644420111 |
OKATO | 71244820003 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Jar (ruse Яр, antaŭe vilaĝo Jarovskaja) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Jembajeva kampara municipo (ruse Ембаевское сельское поселение).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Jar situas ĉe la orienta parto de Tjumeno, inter rivero Turo sude kaj la Tobolska landvojo norde, limante okcidente kun Tjumeno kaj oriente kun ĝarden-vilaĝetoj Istoĉnik kaj Istoĉnik-2.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 81 kortoj, en kiuj loĝis 263 viroj kaj 266 inoj. Vilaĝanoj kultivis 350 desjatinojn (382 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 202 ĉevalojn, 200 bovinojn, 200 ŝafojn, 15 kaprojn kaj 30 porkojn[4]. Lokanoj okupiĝis pri agrokulturo, fiŝkaptado, vendado de ĵuskaptita kaj salita fiŝaĵo, faris jufton kaj bastomatojn, vendadis fojnon[5].
En 1893 en la vilaĝo estis 115 kortoj kaj loĝis 556 homoj. Funkciis kapelo. En 1901 malfermiĝis alfabetiga lernejo. En 1913 ĝin estris pastro Nikodim Gluĥovcev, instruistino estis Alevtina Jakovlevna Maŝarova[1].
En 1949–1953 rande de la vilaĝo geologoj boris puton N 3, serĉante nafton, sed je profundeco 2 509 m trovis kloridnatrian jodobroman mineralakvon[6]. La Sverdlovska Scienc-Esplora Instituto de Kuraclokiologio kaj Fizikoterapio (ruse Свердловский НИИ курортологии и физиотерапии) konkludis ke loka mineralakvo laŭ siaj kuracaj ecoj similas al tiu en Turinsko, Talico kaj Tavdo, do permesis ĝian uzadon en banoterapio kaj trinkadon. La elfluanta akvo havas temperaturon 39–46 °C, tage elfluis po 2 900 m3. En 1953 la puto estis transdonita al medicina fako kaj en apud ĝi estis kreita termofonta kuracloko "Jar", la plej malnova en Tjumena provinco. En 1975 estis konstruita termofonta kuracejo je 20 litoj kaj transdonita al la Tjumena Distrikta Hospitalo. Meze de la 1980-aj jaroj la kuracejo estis fermita, sed la termofonto plu funkciis ĝis 2006. La 25-an de decembro 2013 ĝi ekfunkciis denove — kun nova naĝejo, fontanoj, duŝejoj kaj vestejoj. Ekde la 1-a de marto 2018 ĝi nomiĝas termofonta ripozejo Istoĉnik Tjumenskij (Fonto Tjumena), enhavas du termofontajn banejojn, hotelon kaj kafejon[7].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Владимир Калининский (2011-07-19) 1893-й. Школы и церкви Тюменского района (ruse). Krasnoje Znamja. Arkivita el la originalo je 2011-11-19. Alirita 2024-10-15.
- ↑ Коряков Ю. Б. (2016) Этно-языковой состав населённых пунктов России (ruse). Arkivita el la originalo je 2020-11-17.
- ↑ Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2014-05-17. Alirita 2014-05-10.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 67.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 61.
- ↑ Поротников, В.. (1993) Тюменский район вчера и сегодня: сборник материалов (ruse), p. 26. ISBN =.
- ↑ О компании (ruse). Источник Тюменский. Arkivita el la originalo je 2024-08-02. Alirita 2024-08-02.