Jarlo
Aspekto
Jarlo (alie Earlo) estas titolo, kiu signifis ĉe la anglosaksoj kaj en Skandinavio titolon de "estro" ("vic-"). Ties pozicio estis tuj post la reĝo. La titolo estis heredata el generacio al generacio. La jarlo proprumis kvanton de grundo, sian trupon, li povis havi proprajn ŝipojn kaj li havis ankaŭ aliajn posedaĵojn. Li diversspece validigis sian influon.
La plej konataj jarloj
[redakti | redakti fonton]- Birger Magnusson, naskita ĉ. 1211, mortinta en 1266, laŭ Erika Kroniko fondinto de Stokholmo, tiam nova ĉefurbo de Svedio, ĉirkaŭ la jaro 1252
- Jarl Toste
- Eirik Håkonsson, norvego, laŭ legendo aliancano kun reĝoj dana Svendo Forkbarba (Svend Tveskæg) kaj sveda Olof Sinoreĝo (Olof Skötkonung) kontraŭ norvega reĝo Olaf Tryggvason en batalo ĉe Svolder en la balta maro inter Skanio kaj la insulo Zelando en la jaro 1000, pri kiu rakontas ankaŭ feroa balado Ormurin Langi (Drako Longa).
- Skule Tostesson
- Erling Skakke, la patro de Magnus Erlingsson, kiu estis reĝo de Norvegio je la titolo Magnus la 5-a ekde la aĝo de 8 jaroj
- Hakon aŭ fakte Håkon Galen