Saltu al enhavo

Jaroměřice nad Rokytnou (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaroměřice nad Rokytnou
kastelo
Kastelo Jaroměřice nad Rokytnou
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Třebíč
Municipo Jaroměřice nad Rokytnou
Historia regiono Moravio
Situo Jaroměřice nad Rokytnou
 - koordinatoj 49° 05′ 37″ N 15° 53′ 32″ O / 49.09361 °N, 15.89222 °O / 49.09361; 15.89222 (mapo)
Konstruinto Jan Adam z Questenberka
Stiloj Gotiko, Renesanco
Materialo Ŝtono
Por publiko alirebla
Plej facila aliro municipo Jaroměřice nad Rokytnou
Situo de la kastelo en Ĉeĥio
Situo de la kastelo en Ĉeĥio
Situo de la kastelo en Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zámek Jaroměřice nad Rokytnou
Retpaĝo: www.zamek-jaromerice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Baroka kastelo Jaroměřice nad Rokytnou situas en Ĉeĥio, Regiono Vysočina, en samnoma urbeto 14 sude de Třebíč.

Pro sia elstara valoro ĝi estas listigita inter Naciaj kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio.

La kastelo estis konstruita surloke de la origina gotika fortikaĵo el la 15-a jarcento. Tiu estis alikonstruita je renesanca kastelo, kiu konserviĝis en la masonaro de la nuna konstruaĵo. En 1700-1737 dum posedo de la nobela familio Questenberk la kastelo estis rekonstruita je ampleksa baroka kastela komplekso kun paroĥa preĝejo de Sankta Margareta.

Ĉe la kastelo troviĝas franca ĝardeno kaj angla parko.

Praktikaj informoj

[redakti | redakti fonton]

La kastelo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro, alitempe laŭ interkonsento.

En tri memstaraj itineroj viziteblas barokaj internoj kun valoraj ekipaĵoj kaj kolektoj. Estas tie lokitaj kolektoj de muzikinstrumentoj, porcelano kaj meblaro de la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Aparte unika estas baroke pentroornamita salonego de antaŭuloj.

En la unua duono de aŭgusto okazas en la kastelo tradicia festivalo pri klasika muziko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

NOVÁČEK, Ondřej; JIČÍNSKÝ, Petr; SUCHARDA, Jan. Malé dějiny Jaroměřic nad Rokytnou. 1. vyd. Hrotovice : PhDr. Jan Sucharda – JAS Hrotovice, 2002. 192 s. ISBN 80-238-9866-3.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]