Jaroslava Moserová
Jaroslava Moserová | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de januaro 1930 en Prago | ||||
Morto | 24-an de marto 2006 (76-jaraĝa) en Prago | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Kancero ![]() | ||||
Tombo | tombejoj de Olšany ![]() | ||||
Lingvoj | ĉeĥa • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio ![]() | ||||
Partio | Civic Democratic Alliance (en) ![]() ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Božena Moserová (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto tradukisto grafikartisto scenaristo pentristo kuracisto pedagogo politikisto diplomato ![]() | ||||
Laborkampo | Medicino, literaturo, tradukado, diplomatio kaj politiko ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jaroslava MOSEROVÁ (naskiĝis la 17-an de januaro 1930 en Praha, mortis la 24-an de marto 2006 en Praha) estis ĉeĥa kuracistino, sciencistino, verkistino, tradukistino kaj politikistino. Ŝi multe aktivis sur la tutmonda nivelo kaj apartenas al plej aprezataj ĉeĥaj personoj de la lastaj jaroj, pro sia multflanka agado kaj kunligo de alta profesieco kaj klereco kun profunda homeco, kiu donis al ŝi nerefuteblan karismon.
En jaroj 1947-1949 ŝi studis medicinon en Usono. En sia origina kuracista profesio ŝi specialistiĝis pri brulvundoj. I.a. ŝi priflegis Jan Palach, post kiam li protestante kontraŭ la soveta okupacio de Ĉeĥoslovakio en 1969 publike mem bruligis sin.
Ŝi verkis multajn rakontojn, filmscenarojn kaj teatraĵojn. Popularaj iĝis ŝiaj tradukoj de detektivaj romanoj de Dick Francis, kies persona amikino ŝi estis.
En jaroj 1991-1993 ŝi estis ambasadorino en Aŭstralio kaj Novzelando.
Longdaŭre ŝi ofereme laboris por UNESCO - en la 90-aj jaroj ŝi estis membrino de la konsilio kaj ekde 1999 prezidantino de la Ĝenerala konferenco de UNESCO.
Krome ŝi aktive partoprenis en ĉeĥa politika vivo, en 1996-1998 ŝi estis vicprezidantino de ĉeĥa Senato. En 2003 ŝi sensukcese kandidatiĝis por ofico de prezidanto de Ĉeĥa respubliko.
"Jara Moserová personigis la karakteron de la tuta ĉeĥa nacio – kuraĝon, honestecon kaj persistemon. Dum sia vivo ŝi multon atingis kaj samtempe ŝi konservis nekredeblan kaj senarmigan modestecon. Ŝi multe mankos al mi." DICK FRANCIS, 24. 3. 2006