Saltu al enhavo

Jarrapellejos (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jarrapellejos
filmo
Originala titolo Jarrapellejos
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1988
Ĝenro filma dramo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Antonio Giménez-Rico
Produktisto(j) José Joaquín Aguirre
Scenaro Manuel Gutiérrez Aragón • Antonio Giménez-Rico
Rolantoj Antonio Ferrandis • Juan Diego • Aitana Sánchez-Gijón • Florinda Chico • José Coronado • Lydia Bosch • Amparo Larrañaga • Joaquín Hinojosa • Miguel Rellán • José Vivó • José María Caffarel • María Elena Flores • Ana Álvarez • Antonio Gamero • Saturno Cerra • Jack Taylor • Carlos Lucena
IMDb
vdr

Jarrapellejos [ĥarapejEĥos] estas hispana drama filmo de 1987, reĝisorita de Antonio Giménez-Rico. Ĝi prezentiĝis en la 38a Internacia Kinfestivalo de Berlino.​ La filmo estas adaptaĵo de la samnoma romano Jarrapellejos (1914), de Felipe Trigo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En fikcia vilaĝo de Ekstremaduro, nome La Joya, ĉio dependas de don Pedro Luis Jarrapellejos, la kaciko, rolulo kiu dominas personojn kaj havaĵojn kaj postenigas aŭ elpostenigas urbestrojn kaj guberniestrojn. Ĉio apartenas al li, escepte Isabel (Aitana Sánchez-Gijón), lokanino kiu malakceptas liajn pretendojn. Iam Isabel kaj ŝia patrino aperas hejme perfortitaj kaj murditaj. Jarrapellejos, kortuŝita, baraktas por trovi la kulpulojn, kiuj fakte apartenas al lia etoso. La kerno de la intrigo respegulas la okazintaĵojn de la nomita Murdo de Don Benito.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
Aktoro Rolo
Antonio Ferrandis Pedro Luis Jarrapellejos
Juan Diego Saturnino
Lydia Bosch Ernesta
Amparo Larrañaga Purita
Joaquín Hinojosa Juan Cidoncha
Miguel Rellán Gato
Aitana Sánchez-Gijón Isabel
Carlos Tristancho Mariano
Florinda Chico María del Carmen
José Coronado Octavio Trillo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]