Jaunjelgava
Jaunjelgava | ||
Urbo | ||
Jelgava strato
| ||
|
||
Oficiala nomo: Jaunjelgava | ||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Municipo | Aizkraukle | |
Historia regiono | Selonio | |
Rivero | Daŭgavo | |
Supermara alteco | 35 m s. m. | |
Koordinatoj | 56° 37′ 03″ N 25° 05′ 00″ O / 56.61750 °N, 25.08333 °O (mapo) | |
Areo | 6,2 km² (620 ha) | |
Loĝantaro | 1 768 (29.01.2021) | |
Urborajtoj | 1647 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | LV-5134 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Jaunjelgava | ||
Retpaĝo: jaunjelgava.lv | ||
Jaunjelgava estas urbo en Latvia historia regiono Selonio, en la sudo de Latvio. Ĝi situas en distrikto Aizkraukle sur la maldekstra bordo de la rivero Daŭgavo. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 13 km de Aizkraukle kaj 88 km de Rigo.[1] La historia centro de Jaunjelgava estas historia monumento de nacia signifo.[2]
Historio
[redakti | redakti fonton]La najbareco de Jaunjelgava estis historie konata kiel loko por reŝargado de varoj, ĉar la sojloj sur la Daŭgava akvovojo komenciĝis ĉi tie, kiuj devis esti preteriritaj per tero. La setlejoj - Sērene kasteltumulo kaj pli posta Vecsērene grandbieno - formiĝis 3-5 kilometrojn for.[3]
En la 1560-aj jaroj, la teritorio estis inkludita en la Duklando Kuronio kaj Zemgalio. En 1567, la duko ordonis la nomon de la havenloko kiel germane Neustadt - la Nova Urbo, kiu estis nomita la Nova Jelgava (Jaunjelgava) latve laŭ la ĉefurbo de la duklando. En 1646, ĝi estis germane renomita Friedrichstadt kaj en 1647 ricevis urborajtojn.
En 1795 la urbo venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj iĝis la centro de la distrikto.
En la 19-a jarcento, la ĉefe juda urbo perdis sian signifon,[3] kaj komence de la 20-a jarcento komenciĝis elmigrado, akcelita de la Unua Mondmilito kaj la bataloj dum la Sendependiĝa milito. La plej granda parto de la urbo estis detruita. 1914-1920 la populacio malpliiĝis preskaŭ kvinoble kaj la urbo ne resaniĝis post tiuj perdoj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 1 713 personoj sur areo de 6,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 279 loĝantoj/km².
Ŝanĝo de loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj | Jaro | Homoj |
---|---|---|---|
1800 | 370 | 1965 | 3500[3] |
1840 | 1280 | 1979 | 2228 |
1897 | 5830 | 1989 | 2417 |
1914 | 7300 | 1997 | 2070 |
1920 | 1577 | 2011 | 2245 |
1935 | 2153 | 2021 | 1768 |
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en Meza Latvia malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene), apud Daŭgava antikva valo.[4]
Averaĝa temperaturo estas -6,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 700-750 mm jare.[4]
Transporto
[redakti | redakti fonton]Tra la urbo pasas aŭtovojo P87 (Bauska-Aizkraukle), malgranda lokaj vojoj kondukante suden. Ne ekzistas pontoj super la Daŭgavon norde, la plej proksima ponto estas en Aizkraukle (13 km). Pasaĝerboato kondukantas trans la Daŭgavon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Historia centro de urbo
- Urbodomo (1912)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Leono kaj urbodomo.
-
Bushaltejo.
-
Ortodoksa preĝejo.
-
Monumento de Sendependiĝa milito.
-
Rivero Daŭgavo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mazais Latvijas autoceļu atlants - Latva Malgranda voja atlaso
- ↑ Kultūras ministrijas rīkojums Nr.128 Par valsts aizsargājamo kultūras pieminekļu sarakstu (latve)
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 689.
- ↑ 4,0 4,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020