El Vikipedio, la libera enciklopedio
Javi Martínez aŭ plennome Javier Martínez Aginaga (prononco [ˈxaβi marˈtineθ aɣiˈnaɣa], naskiĝis la 2-an de septembro 1988 (nun 1988-09-02), do nun 36-aĝa) estas hispana futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "20". Sekve li ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj de la Futbala Mondpokalo 2014, kaj tie matĉe rekoneblis per la ĉemiza numero "4". Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2006 (tiam 17-jara) estas futbalisto de la klubo Athletic Bilbao.