Saltu al enhavo

Javier Moro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Javier Moro
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1955 (1955-02-11) (69-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
biografo
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1992– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Javier Rafael MORO Lapierre​ (Madrido, 11a de februaro 1955) estas hispana verkisto. En 2011 li estis premiita per la Premio Planeta pro la romano El imperio eres tú, kaj en 2018 per la Premio Primavera de Novela pro Mi pecado.

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Li estas nevo de la franca verkisto Dominique Lapierre kaj tre juna, li vojaĝis kun sia patro, postenulo de TWA, al landoj de Afriko, Azio kaj Ameriko. Tiuj vojaĝo iĝis gravaj memoroj de la infanaĝo kaj reaperis poste en liaj libroj. Inter 1973 kaj 1978 li studis Historion kaj Antropologion en la Universitato de Jussieu.

Li estis ofta kunlaboranto de amaskomunikiloj kaj landaj kaj eksterlandaj, kaj laboris kiel esploristo por kelkaj libroj de Dominique Lapierre kaj Larry Collins, kunproduktoris filmojn kiel Valentina kaj 1919: Crónica del alba, ambaŭ bazitaj sur verko de Ramón J. Sender.

Por verki sian unuan romanon, Senderos de libertad (1992), "li vojaĝis dum tri jaroj tra Amazonio per aviadilo, kanuo, aŭtobuso kaj eĉ piede por rekonstrui la historion de Chico Mendes, malriĉa kaŭĉuklaboristo kiu iĝis internacia simbolo de la defendo de la medio".[1]

Lia dua romano, El pie de Jaipur, aperis tri jarojn poste kaj estas la unu kies agado okazas almenaŭ parte, en Azio: temas pri juna franca studento kiu suferis akcidenton kaj kamboĝano survivanto de la epoko de la Ruĝaj Kmeroj kiuj interkonatiĝis koincide en kliniko. Sekvis kvar libroj kies agado okazas en tiu kontinento: Las montañas de Buda (1998) kies agado okazas en Tibeto; Era medianoche en Bhopal (2001), en Barato same kiel la du sekvaj romanoj (verkita kun Dominique Lapierre, pri la Bopala tragedio, nome kemia amasvenenigo okazinta la 3an de decembro 1984); Pasión india (2005), historio de la hispana dancistino Anita Delgado kaj la maraĥao de Kapurtala, Jagatjit Singh; kaj El sari rojo, historio de la familio de Mahatma Gandhi tra la okuloj de Sonia Gandhi, verko kiu okazigis skandalon en Barato.

La agado de El imperio eres tú, revenis al Sudameriko: temas pri la vivo de la imperiestro Petro la 1-a de Brazilo, kiu estis dum mallonge ankaŭ reĝo de Portugalio. Tiu romano havigis al li la Premion Planeta 2011.​

  • Senderos de libertad, Seix Barral, 1992.
  • El pie de Jaipur, Seix Barral, 1995.
  • Las montañas de Buda, Seix Barral, 1998.
  • La mundialización de la pobreza, Galaxia Gutenberg, Círculo de lectores, 1999.
  • Era medianoche en Bhopal, Planeta, 2001, kunlabore kun Dominique Lapierre.
  • Pasión india, Lunwerg Editores, Colección Plawerg, 2005.
  • El sari rojo, Seix Barral, 2008.
  • El imperio eres tú, 2011, Premio Planeta 2011.
  • A flor de piel, Seix Barral, 2015 (Booket, 2016).
  • Mi pecado, Espasa, 2018.[2]
  • A prueba de fuego, Espasa, 2020.
  • Nos quieren muertos, Espasa, 2023.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Rosa Mora. Planeta 'brasileño' para Javier Moro, El País, 16a de oktobro 2011; alirita samtage.
  2. La editorial Espasa y Ámbito Cultural presentan el Premio Primavera 2018[rompita ligilo], Ámbito Cultural, aprilo, 2018

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Javier Moro en la hispana Vikipedio.