Saltu al enhavo

Jean Camille Chaigneau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Camille Chaigneau
Persona informo
Naskonomo Jean Alexandre Camille Chaigneau
Naskiĝo la  22-an de januaro 1849 (nun 1849-01-22)
en ? Francio
Morto la 14-an de decembro 1918
en Villeneuve-la-Comtesse, Francio
Nacieco franco
Lingvoj francaEsperanto vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Marie Chaigneau, Samuel Chaigneau
Profesio
Okupo verkisto, poeto
Verkado
Temoj Spiritualismo, scienco
Literatura movado Spiritismo
Verkoj Les mirages (1875), Les chrysanthèmes de marie (1880), Appendice aux chrysanthèmes de marie (1883)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean Camille Chaigneau naskiĝis la  22-an de januaro 1849 (nun 1849-01-22)[1] (naskiĝloko ne konfirmita), mortis la 14-an de decembro 1918 en la urbo Villeneuve-la-Comtesse, Francio[2], estis franca verkisto, poeto, spiritisto kaj esperantisto.

Studis medicinon, estis alvokita por servi kiel sukuristo dum la milito de 1870 kaj iĝis militkaptito en Alzaco. Pli malfrue ekokupiĝis pri psikismaj sciencoj kaj fariĝis spiritisto [2]. Havis du gefilojn, Marie Chaigneau kaj Samuel Chaigneau [3]. Filo de Jean Alexandre Chaigneau (nask. 23/01/1807, mort. 23/01/1892[4]), kelkfoje menciita en la Spiritisma revuo, fondita de Allan Kardec, en kiu li subskribas kelkajn artikolojn[5]. Jean Alexandre Chaigneau estis kuracisto kaj urbestro de Villeneuve-la-Comtesse, Francio (1871-1878[1]); edziĝis en 22/01/1845 kun Julie Margherite Martineau (mort. 18/03/1900[6]) kaj havis du filojn: Jean Alcide Ernest Chaigneau (nask. 22/01/1845, mort. en Parizo en 1899[7]), kuracisto kaj pli malfrue (1879-1890) urbestro de Villaneuve-la-Comtesse[1], kaj Jean Camille Chaigneau. Jean Camille Chaigneau estis poeto kaj verkisto[7][8][1], partoprenis aktive en la Scienca Societo pri Psikologiaj Studoj, fondita de Leymarie en 1878[9]. Estis sekretario[10] kaj prezidanto[11] de la Pariza Societo pri Spiritismaj Studoj, kaj sekretario de Société Psychologique, sub la prezido de s-ro Pauvety[12]. En 1883 komencas kunlabori kun Gabriel Delanne, kiu konsideris lin kiel amikon[13].

Verkis diversajn librojn, ekzemple:

  • Les mirages (1875).
  • Les chrysanthèmes de Marie (1880).
  • Appendice aux chrysanthèmes de Marie (1883).
  • Les principes supérieurs de l’etre. Etude comparée d’occultisme et de spiritisme, conférence faite à la Société de Spiritisme Scientifique.
  • Montmartre, histoire simple (1892). Petit roman où l’auteur synthétise les destinées humaines sur la base du Couple immortel.
  • Les harmonies progressives (1902). Essai d’exploration vers les communes destinées.[14]

Iĝis konata en Francio kiel poeto kaj verkisto pro la poemaro Les Chrysanthèmes de Marie (kies poemoj estas mediumaj, sed mediume skribita ne de Camille[15]), kiu fariĝis referenco por la tiamaj francaj spiritistoj[16]. Publikigis la spiritualisman teatraĵon “Par un clair de lune” en la Spiritisma revuo, en 1912, en kiu li estas menciita kiel “dolĉa poeto”[17].

Pluraj el liaj poemoj aperas en la Revuo scienca kaj morala de spiritismo, de Gabriel Delanne[18] kaj en la Spiritisma revuo (sub la redaktoreco de Pierre-Gaëtan Leymarie ĝis 1901 kaj de Pierre Leymarie ĝis 1916[19]).

Fondis kaj redaktis la revuon L’humanité intégrale, pri spiritismo kaj psikologiaj sciencoj (komence Revue l’immortaliste), plurfoje citita en la Spiritisma revuo kaj en la Revuo scienca kaj morala de spiritismo.

Verkis la artikolon “Spiritismo kaj lingvo internacia” (franclingve), publikigitan ekz. en 1907 en la Revuo scienca kaj morala de spiritismo[20], verŝajne la unua verkaĵo, kiu rilatigas spiritismon kun esperanto. En la sama jaro, okaze de la 50-a datreveno de la spiritisma doktrino aperigis artikolon en la Spiritisma revuo omaĝe al Allan Kardec[21].

Artikolis ankaŭ por La revuo, de Carlo Bourlet[22].

En decembro 1908 publikigis en la revuo de Gabriel Delanne la programon kaj celaron de Esperanta Psikistaro, societo kunfondita de li[23]; sekvas mallonga laŭda komento de Delanne kun mencio pri kurso de Esperanto gvidota de Camille[24]. Pri Esperanta Psikistaro Chaigneau publikigis notojn ankaŭ en la Spiritisma revuo, en 1910[25].

En la dua numero de la Revuo de Esperanta Psikistaro aperas poemo originale verkita de li en Esperanto.[26] Ĝin oni ludas laŭ Marseljezo, la franca himno.

Esperanta Marsejezo - internacia frata kanto
 

Antaŭen, rasoj de l’ Homaro!
Tutmonda sent’ aperas nun!
Sur kunigan vojon sen baro
Nin alvokas la nova sun’! (bis)
Ĝis nun malamo kaj kolero
Renkontigis nin por batal’,
Kaj ŝajnis terura fatal’
Malbenon trudi al la tero...
Antaŭen, gefratar’!
Ariĝu kor’ ĉe kor’!
De ni – al vi,
De kor’ al kor’, verŝiĝu la fervor’!
Ni semu ĉien pacan benon,
Ni ŝutu ĝin per plena man’:
Ni ĝermigos la novan grenon
Por fratiĝo mirinda pan’! (bis)
Tro longe la sango purpura
Elfluis tra la sulka grand’:
Venĝado ĝermis en la fund’!
For de ni, semaĉo malpura!
Antaŭen, gefratar’! (ktp)

Eksonu alten nia kanto,
El sama lingvo vasta ĥor’;
Kaj ni gloru per Esperanto
La feliĉon de kunlabor’! (bis)
Prapatroj niaj, ne povante
Reciprokre kompreni sin,
Bataladis blinde sen fin’.
Ni grupiĝu peresperante!
Antaŭen, gefratar’! (ktp)
Fervoro sankta por l’ Homaro,
Grandiĝu cia fort’ en ni!
Banu nin, kiel fajra maro,
Ho dia flu’ de harmoni’!
Tra lastaj tondroj de malamo,
Tra l’ nuboj de l’ nuna ĉiel’,
Konduku nin al bela cel’;
Venkigu nin, ho supra flamo!
Antaŭen, gefratar’!
Ariĝu kor’ ĉe kor’!
De land’ – al land’,
La nova mond’ fariĝos la Homar’!

Apendice de la verketo Raporto pri la subkongreso de Esperanta Psikistaro aperis en 1911 psikisma terminaro verkita de li.[27]

Pri lia nomo: En biografia teksteto pri la patro de Camille, J. Camille Chaigneau aperas kiel Jean Alexandre Camille Chaigneau. (konsulto en 27/08/2021).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Blog Villeneuve-la-Comtesse (france). Alirita la 30-an de novembro 2021 .
  2. 2,0 2,1 Revue scientifique et morale du spiritisme, Gabriel Delanne, jan. 1919, p. 28.
  3. Revue spirite, jul. 1900, p. 432.
  4. Revue spirite, jul. 1900, p. 431.
  5. Revue spirite, feb. 1863; mar./apr. 1865.
  6. Revue scientifique et morale du spiritisme, Gabriel Delanne, maj. 1900, p. 704; Revue spirite, jun. 1900, p. 432; Le progrès spirite, apr. 1900, p. 63.
  7. 7,0 7,1 Revue spirite, jun. 1900, p. 432.
  8. Revue spirite, jan. 1919, p. 30; Les pionniers du spiritisme, Julien Malgras, p. 167.
  9. Revue scientifique et morale du spiritisme, Gabriel Delanne, jan. 1919, p. 28; Revue spirite, maj. 1901, p. 259; Revue spirite, jun. 1901, p. 368.
  10. Revue scientifique et morale du spiritisme, Gabriel Delanne, 1900-1901, p. 746; Revue spirite, maj. 1901, p. 259.
  11. Le spiritisme, maj. 1889, p. 75.
  12. Revue scientifique et morale du spiritisme, Gabriel Delanne, jan. 1919, p. 28.
  13. Revue scientifique et morale du spiritisme, Gabriel Delanne, jul. 1897, p. 9; RSMS, jan. 1919, p. 28.
  14. Les pionniers du spiritisme, Julien Malgras, p. 167.
  15. Revue spirite, jan. 1919, p. 31.
  16. Blog Villaneuve-la-Comtesse; Revue scientifique et morale du spiritisme, Gabriel Delanne, jan. 1919, p. 28; Revue spirite, jan. 1912, p. 46.
  17. Revue spirite, jan. 1912, p. 46.
  18. Revue scientifique et morale du spiritisme, Gabriel Delanne, feb. 1917, p. 105; apr. 1917, p. 187; jul. 1917, p. 277; feb. 1918, p. 60; jan. 1922, p. 22.
  19. Revue spirite, nov. 1901, p. 648, 653.
  20. Revue scientifique et morale du spiritisme, Gabriel Delanne, dec. 1907, p. 338-339.
  21. Revue spirite, jan. 1907, p. 64-68.
  22. La revuo, aŭg. 1912, p. 566.
  23. Revue scientifique et morale du spiritisme, Gabriel Delanne, dec. 1908, p. 366.
  24. Revue scientifique et morale du spiritisme, Gabriel Delanne, dec. 1908, p. 368.
  25. Revue spirite, dec. 1910, p. 41-42.
  26. Revuo de esperanta psikistaro, apr. 1913, p. 14.
  27. Raporto pri la subkongreso de esperanta psikistaro, 1911, p. 21.