Jean Quatremer
Jean Quatremer | |
---|---|
Jean Quatremer, 2013 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Jean Quatremer |
Naskiĝo | 27-an de novembro 1957 (66-jaraĝa) en Nancio, Francio |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto (1986–) instruisto (1981–1986) |
Jean Quatremer, Cédric Thomas[1], naskiĝinta la 27-an de novembro 1957 en Nancy, estas franca gazetisto specialiĝinta pri eŭropaj temoj. Li laboras por la ĉiutaga franca gazeto Libération ekde 1984.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li studis juron en Parizo. Li laboris ankaŭ sine skriboĉambro de advokatoj de la franca ŝtata konsilio. Ekde septembro 1990, li estas korespondanto de la ĵurnalo Libération pri Eŭropa Unio.
Li publikigis kelkajn, sensaciaĵojn, notinde pri la skandalo de la frenezaj bovinoj, la usona spionado sine de la komisio, aŭ ankoraŭ pri la specialaj rilatoj de Dominique Strauss-Kahn kun inoj.
Lia blogo « coulisses de Bruxelles » (Bruselo kulisoj) gajnis prezon de la eŭropa ĵurnalismo Louise Weiss en 2006.
En 2010 li ricevis la premion Richelieu[2],[3].
Ek 2013 li rifuzis la titolon de kavaliro de la ordo de la artoj kaj beletroj ĉar gazetisto ne povas esti ŝuldanto de la ŝtato.
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]Li partoprenis al kolektivaj libroj notinde, 80 proponoj kiuj ne kostas 80 miliardoj.
Aliaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Ces hommes qui ont fait l’euro, querelles et ambitions européennes, (Tiuj homoj kiuj faris eŭron, kvereloj kaj eŭropaj ambicioj) Parizo, Plon, marto 1999, kun Thomas Klau, gazetisto sine de Financial Times Deutschland.
- Les Maîtres de l’Europe (La mastroj de Eŭropo), Parizo, Grasset, majo 2005, kun Yves Clarisse, gazetisto sine de Reuters.
- Du Larzac à Bruxelles, (De la Larzako ĝis Bruselo) intervjuo de José Bové, Parizo, Le Cherche midi éditeur, februaro 2011.
- Sexe, mensonges et médias (Sekso, mensogoj kaj amasinformiloj), teko « Tribune libre », Plon, marto 2012.
- Debout l'Europe ! Manifeste pour une révolution postnationale en Europe, (Staru Eŭropo ! manifesto por postnacia revolucio en Eŭropo) de Daniel Cohn-Bendit kaj Guy Verhofstadt sekvita de intervjuo de la verkistoj kun Jean Quatremer, Acte Sud et André Versaille eldonistoj, oktobro 2012 (libro publikita samtempe en Germanio, Britio, Hispanio, Italio, Benelukso kaj baldaŭ en Pollando kaj Grekio).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Blog « Coulisses de Bruxelles, UE » Arkivigite je 2010-12-23 per la retarkivo Wayback Machine de Jean Quatremer
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nomination dans l'ordre des Arts et des Lettres janvier 2013. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2016-06-05.
- ↑ Diskurso de Jean Quatremer okaze de la premio Richelieu france
- ↑ Premio Richelieu Arkivigite je 2014-03-06 per la retarkivo Wayback Machine france