Jenő Balassa
Jenő Balassa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schweiger Jakab |
Naskiĝo | la 30-an de majo 1859 en Jászárokszállás (Hungario) |
Morto | la 4-an de aŭgusto 1926 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 20A parcella, 13. sor, 5. sírhely |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1882) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Jenő Balassa [balaŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balassa Jenő estis hungara aktoro, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) ĝis 1910 Schweiger Jakab.
Jakab Schweiger [1] naskiĝis la 30-an de majo 1859 en Jászárokszállás, li mortis la 4-an de aŭgusto 1926 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Balassa devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li lernis jaron en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Fine li akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio en 1882. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Vilmos Lászy, ekde la sekva jaro al aliaj migrantaj trupoj (ekzemple Sándor Csóka (1884), Károly Somogyi (1886), András Leszkay (1891). Inter 1896 kaj 1925 li apartenis al la Gaja Teatro, sed li instruis ankaŭ aktorteknikon komence en studio de la Gaja Teatro, poste inter 1903-1926 en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo, eĉ li estis ties lernejestro inter 1907-1919. Tiutempe li verkis ankaŭ fabelojn, kiujn li mem laŭtlegis. La geinfanoj konis lin "onklo Basa". Li partoprenis ankaŭ en fondo de la socialista partio. Li havis edzinon.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Jenő Heltai: A Tündérlaki lányok (1914) - barono
- Beyerlein: Takarodó - serĝento
- Zoltán Thury: Katonák (1898) - Udvary Ferenc
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Az utolsó hajnal (1917)
- Karenina Anna (1918)
- A 111-es (1920)
Lia fabellibro
[redakti | redakti fonton]- Basa bácsi meséi (1919)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- busto en Tutlanda Aktora Societo (1911)