Jenő Grőber
Aspekto
Jenő Grőber | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1870 en Eger |
Morto | 3-an de novembro 1941 (71-jaraĝa) en Eger |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | vinfaristo vinkultivisto |
Jenő Grőber, laŭ hungarlingve kutima nomordo Grőber Jenő estis hungara vitisto, vinfaristo.
Jenő Grőber[1] naskiĝis la 19-an de januaro 1870 en Eger, li mortis la 3-an de novembro 1941 en Eger.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Grőber post la maturiĝo laboris en la familia vitejo. Li mendis vitojn kun speco "medoc noir" el Francio kaj ne nur hejme, sed ankaŭ tutlande li disetendigis ilin. Li faris novajn teknikojn ne nur en la vitkulturo, sed ankaŭ en la vinfarado. Li estis la unua hungaro, kiu irigaciis la vitojn, li kreis permanan maŝinon por rastri. Li miksis la francan kaj hungaran mostospecojn, kio rezultis novan vinon "Egri Bikavér", kiu estis deklarita hungaraĵo en 2017. Li kontribuis en vitaj kaj vinaj gazetoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majuskloj G, GY, poste serĉu la nomon)