Jenő Hübner
Aspekto
Jenő Hübner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hübner Jenő Kálmán István Nándor |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1863 en Székesfehérvár |
Morto | 10-an de aŭgusto 1929 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 43-1-17 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno (1882–1886) |
Familio | |
Infano | Tibor Hübner (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Jenő Hübner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hübner Jenő estis hungara arkitekto.
Jenő Hübner[1] naskiĝis la 30-an de septembro 1863 en Székesfehérvár, li mortis la 10-an de aŭgusto 1929 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Hübner komence lernis en Budapeŝto, poste li studis en universitato en Vieno. Lia plej grava instruisto estis de:Friedrich Ohmann. Post la diplomo inter 1882–1887 li laboris en Vieno, poste jam hejme ĉe Ignác Alpár. En 1894 li malfermis memstaran arkitekturan atelieron. Liaj konstruaĵoj estas videblaj tutlande. Li ŝatis uzi motivojn pri la franca renesanco. Li havis edzinon, kiu naskis filon.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- juĝejo (1894) kaj hospitalo (1897) en Balassagyarmat
- Urbodomo de Győr (1896)
- nova doganejo kaj hospitalo en Győr
- banko (1908) kaj prizono en Budapeŝto
- banejo de Székesfehérvár (1905)
- hospitaloj en Sátoraljaújhely (1894-1905) kaj Hódmezővásárhely (1907-1909)
- restaŭrado de preĝejo en Nadap (1904)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo H, poste serĉu la nomon)