Jenő Jendrassik (pentristo)
Aspekto

JENDRASSIK Jenő [jendraŝik] estis hungara pentristo. Li naskiĝis en Budapeŝto en 1860 kaj mortis en Kökényesd en 1919.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Jendrassik post juraj studoj de 1880 li ricevis artan instruadon en Munkeno. Li loksidiĝis en Budapeŝto kaj pentris infanportretojn kaj ĝenrojn. Li partoprenis en la ekspozicioj de Műcsarnok en Budapeŝto. Pluraj el liaj pentraĵoj troviĝas en la Hungara Nacia Galerio.