Jenő Ormándy
Aspekto
Jenő Ormándy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1899 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de marto 1985 (85-jaraĝa) en Filadelfio |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Tombo | Old Pine Street Presbyterian Church Cemetery (en) |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Usono |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - filozofio (–1920) Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | Stephanie Goldner (en) (1922–1947) |
Okupo | |
Okupo | dirigento universitata instruisto violonisto |
Jenő ORMÁNDY, aŭ Eugene Ormándy hungare Ormándy Jenő estis hungara kaj usona violonisto, koncertmajstro kaj dirigento.
Li naskiĝis kiel Blau-Ormándy Jenő en la 18-an de novembro 1899 en Budapeŝto. Li mortis en la 12-an de marto 1985 en Philadelphia.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Ormándy devenis el juda familio. Li jam frue ludis violonon, kiel talentulo. Li frekventis Muzikakademion en Budapeŝto ĝis 1914. Post 3 jaroj li havis postenon, kiel profesoro. Post la 1-a mondmilito li migris al Usono kaj li dirigentis en Novjorko kaj Minneapolis. En Philadelphia li laboris kune kun Leopold Stokowski. En 1945 li prezentis muzikaĵon de Béla Bartók kaj Zoltán Kodály. Resume li rolis en sennombraj muzikdiskoj. En Usono li ricevis diversajn premiojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio