Jenő Pivány
Jenő Pivány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1873 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de januaro 1946 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario Usono |
Okupo | |
Okupo | historiisto ĵurnalisto |
Jenő Pivány [jenO pivAnj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pivány Jenő, estis hungara ĵurnalisto, historiisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1926). Lia persona nomo eksterlande estis Eugene.
Jenő Pivány[1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1873 en Budapeŝto (ĝuste tiam formiĝis la urbo), li mortis la 8-an de januaro 1946 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Pivány migris al Usono en 1900, kie unue li estis zorganto de novaj hungaraj migrantoj. Li havis bonajn kontaktojn ankaŭ kun la malnovaj hungaraj migrantoj. Iom poste en Filadelfio (Pensilvanio) li estis bibliotekisto de la hungara grupo, krome li redaktis hungarlingvajn periodaĵojn kaj li havis postenon en hungara societo. En 1915 li revenis al Budapeŝto, kie li estis ĵurnalisto por usonaj gazetoj. En 1919 li denove estis en Usono por defendi la hungarajn interesojn. Ekde la sekva jaro li estis postenulo, iom poste estro ĝis la pensiuliĝo en financa centro en Budapeŝto. Li ankaŭ esploris la hungarajn-usonajn kontaktojn, krome li havis grandan kolektaĵon de usonaj artikoloj pri hungaroj. Tiu kolektaĵo neniiĝis pro bombado de Budapeŝto en 1945.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Amerika és Magyarország követei 1849-ben és a Hülsemann-levél története. (1907)
- Hungarians in the American Civil War. (1913)
- The Case of Hungary in the Light of Statements of British and American Statesmen and Authors. (1919)
- Magyar–amerikai történelmi kapcsolatok. (1926, angle en la sekva jaro)
- Hungarians of the 16th and 17th Centuries in English Literature. (1934)
- Magyarok Észak-Amerikában. (1944)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM67934;jsessionid=30544867ADF00F5A88F46AF9BA222BB3 hungarlingva datenaro de muzeo