Jerte (Cáceres)
Jerte | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10612 | ||
Retpaĝaro | jerte.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Antonio García Santos (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 333 (2008) | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 13′ N, 5° 45′ U (mapo)40.222777777778-5.7522222222222Koordinatoj: 40° 13′ N, 5° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 604 m [+] | ||
Areo | 59 km² (5 900 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jerte (Cáceres) [+] | |||
Ne konfuziĝu kun la Rivero Jerte nek kun la komarko Valo de Jerte. Por la aliaj signifoj vidu apartigilon Jerte.
Jerte estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas jerteños. La censita populacio en 2008 estis de 1.333 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Jerte estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Jerte, je altitudo de 604 m; je 120 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 180 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 59 km². Ĝi situas ĉe la fluo de la rivero Jerte kaj estas la antaŭlasta vilaĝo de la valo antaŭ Tornavacas, kio estas jam la lasta antaŭ Kastilio.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (ĉerizarboj kaj kaŝtanarboj ĉefe, sed ankaŭ terpomoj, vitejoj ktp.) kaj brutobredado (kapro kaj bovoj). Turismo ĉefe printempe. La epoko de la floroj de la ĉerizarboj allogas multajn vizitantojn. Sude de la vilaĝo estas kampadejo kaj kampara junulargastejo.