Jerzy Łanowski
Aspekto
Jerzy Łanowski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jerzy Łanowski | |||||
Naskiĝo | 5-an de junio 1919 en Lvivo | ||||
Morto | 24-an de januaro 2000 (80-jaraĝa) en Vroclavo | ||||
Tombo | tombejo Osobowicki / Oswitz vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Lviva Universitato vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Georgius Arvalis vd | ||||
Okupo | klasika filologo vd | ||||
Laborkampo | Klasika filologio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jerzy Wiktor Feliks Łanowski, literatura pseŭdonomo Georgius Arvalis (naskiĝis la 5-an de junio 1919 en Lvovo, mortis la 24-an de januaro 2000 en Vroclavo) - klasika filologo, profesoro de Vroclava Universitato. Aŭtoro de pluraj sciencaj laboraĵoj pri la greka literaturo, tradukisto de Eŭripido, Menandro, Sofoklo, Heziodo. Distingita per Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (1993).
Edukado
[redakti | redakti fonton]- 1937 abituro en klasika gimnazio de Lvovo
- 1937-1939 studoj de la klasika filologio en Universitato Johano Kazimiro en Lvovo
- 1945 magistreco de klasika filologio en Universitato de Ivan Franko en Lvovo surbaze de laboraĵo De Vergilio Theocriti Pharmaceutriarum imitatore (ĉe profesoro Jerzy Manteuffel).
- 6-a de majo 1946 magistro pri filozofio kadre de la klasika filologio akirita en Universitato kaj Politekniko de Vroclavo. Magistra laboraĵo (la dua) titolita Sententiarum Menandri capita tria: de deis, de vita et morte, de Fortuna.
- 1950 doktoro de homa scienco surbaze de la disertaĵo De monostichis Menandri quaestiones selectae (preso en la revuo "Eos" 1950, n-ro 1, p. 35-74).
- 1955 docento
- 1964 eksterordinara profesoro
- 1981 ordinara profesoro
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]Libraj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 500 zagadek antycznych (500 antikvaj enigmoj) (1966)
- Antologia anegdoty antycznej (Antologio de la antikva anekdoto) (1963, 1970, 1984)
- Philogelos albo śmieszek (Philogelos aŭ ridulo) (1965, 1986)
- Szlakiem siedmiu cudów starożytności (Survoje de la Sep mirindaĵoj de la antikva mondo) (1964)
- Święte igrzyska olimpijskie (Sanktaj Olimpikoj) (1981, 2000)
- Literatura Grecji starożytnej w zarysie (Literaturo de antikva Grekio skize) (1987); nova redakto (prilaborita kunlabore kun pastro profesoro Marek Starowieyski) sub la titolo Literatura Grecji starożytnej. Od Homera do Justyniana (Literaturo de antikva Grekio. De Homero ĝis Justiniano) (1996).
Tradukoj de la antikva greka lingvo
[redakti | redakti fonton]- Menandro, Homevitulo aŭ Mizantropo (1960)
- Eŭripido, Tragedioj, volumoj 1-3 (1967, 1972, 1980)
- Sofoklo, Filoktetes (1975)
- Menandro, Elekto de komedioj kaj fragmentoj(1982)
- Chrystus cierpiący (Kristo suferanta) (1995)
- Heziodo, Naskiĝo de dioj (Theogonia), Laboroj kaj tagoj, Ŝildo, traduko, enkonduko kaj klarigoj Jerzy Łanowski (Varsovio 1999)
Latinaj kaj polaj poezioj
[redakti | redakti fonton]- Georgius Arvalis, Wiersze ulotne (Efemeraj versaĵoj), Wrocław 2002
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Stanisław Stabryła, Profesor Jerzy Łanowski, "Nowy Filomata" 2000, n-ro 1.
- Alicja Szastyńska-Siemion, Jerzy Łanowski - wspomnienie (1919-2000), Jerzy Łanowski - rememoro (1919-2000), "Meander" 2000, n-ro 5, p. 387-390.
- Lucyna Stankiewicz (redakto), Jerzy Łanowski (1919-2000). Uczony, tłumacz, popularyzator, Jerzy Łanowski (1919-2000). Sciencisto, tradukisto, populariganto Wydawnictwo Uniwersytetu Wrocławskiego, Wrocław 2004 (la kolekto entenas plurajn fotojn kun kelkaj artikoloj pri la vivo kaj atingaĵoj).