Saltu al enhavo

Jetmotoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jetmotoro (aŭ Gasturbina motoro) estas intern-bruliga motoro, ĉefe uzata ĉe aviadiloj. Ĝi estigas la pelforton per elĵeto de gas-fasko malantaŭen, kio pro la reagoforto antaŭenmovas la aviadilon. Ĝi anstataŭigis la helican antaŭen-pelon.[1]

La gasfaskon formas varmegaj pel-materialaĵoj, forbruligitaj per ensuĉita ekstera aero. La jetmotoro estas la sola movilo, kiu baziĝas je tria leĝo de Newton (je efiko-kontraŭefiko).

La aviadilojn pelis de komenco de la aviado ĝis fine de la 1930-aj jaroj senescepte helicaj, piŝtaj, intern-brulaj motoroj. La unua (gasturbina) jetmoro estis kreita en Germanio (1939). La unua ĉasaviadilo kun tia motoro estis Me 262.

Turbojeta motoro

[redakti | redakti fonton]

La baza principo de la turbojeta motoro estas simpla: la aero enfluas komence de la movilo kaj tion densigas centrifuga aŭ aksiala kompresoro je 3–12-obla premo al la originala. Oni aldonas sufiĉan pelaĵon, kiu forbruliĝas en la bruligejo tiel la temperaturo de la miksaĵo kreskas je 600–700 °C. La ampleksiĝinta aero trairas turbinon, kies sola funkcio estas la pelado de la kompresoro. Se la turbino kaj kompresoro havas sufiĉan efikecon, tiam la gaso forlasas la turbinon kun duobla atmosfera premo kaj poste eliĝas la gaso tra ajuto kiel grandrapida gasfasko.

Oni povas grandigi la ŝovforton per postbruliga sistemo. Tio baziĝas je to, ke la gasturbina jetmotoro foruzas nur trionon de la aera oksigeno. Se oni metas duan bruligejon inter la turbino kaj ajuto, tiel oni povas altigi temperaturon de la eliĝinta gaso. Tiu metodo grandigas la temperaturon je 40% ĉe deteriĝo aŭ pli forte dum granda rapido.

Turbojetaj motoroj estas ofte uzita en militaj aviadiloj kiel ĉasaviadiloj.

Turboventumila motoro

[redakti | redakti fonton]

Oni uzas ĉe tiu tipo la tutan premdiferencon per turbino (male al la gasturbina jetmotoro), tiel krom movo de la kompresoro restas povumo por movo de la helico, tra rivolunombro-malpliigilo.

Danke al disvolviĝo de teknikaĵoj, nuntempe ne nur pasaĝeraviadiloj, sed ankaŭ ĉasaviadiloj kiel F-22 uzas turboventumilan motoron kiel Pratt & Whitney F119 motoro.

Turbopropa motoro

[redakti | redakti fonton]

La turbopropa motoro nur parto de la ensuĉita aero trafluas la kompresoron, bruligejon, turbinon. Alia parto de la aero fluas al malgrand-prema kompresoro (helico), poste ĝi estas ellasita kiel malvarma fasko aŭ miksiĝas kun varmega gasfasko. La sistemo celas grandigon de la ŝovforto sen kresko de la pelaĵkonsumo. Oni enostruas la helicon ĝenerale antaŭ la motoron. Se plimulto de la aero evitas la bruligejon, necesas unu aŭ du helicogrado. Se nur malgranda parto de la aero evitas la bruligejon, necesas pli granda premo kaj gasfaska rapido.

Turboŝafta motoro

[redakti | redakti fonton]

La turboŝafta motoro funkcias kiel ordinara turbojeta motoro, sed ĝi movas anstataŭ helican rotoron. La rotacio de la rotoro estas sendependa de la rivolunombro de la turbino. Tiel la rotoro povas teni la necesan rivolunombron.

Turboŝafta motoro estas uzita por helikopteroj. Dum la 1950-aj jaroj turboŝafta motoro anstataŭis propan motoron de helikoptero, Tial nuntempe la turboŝafta motoro estas ĉefa motoro de helikoptero.

Ĉefaj motorfabrikantoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. A Dictionary of Aviation, David W. Wragg. ISBN 0850451639 / ISBN 9780850451634, 1st Edition Published by Osprey, 1973 / Published by Frederick Fell, Inc., NY, 1974 (1st American Edition.), Page 216.