Jigwa
Jigwa estas planlingvo proponita de Rick Harrison en 1990. Ĝi celas eviti la troan eŭropcentrismon de aliaj planlingvoj, pro tio, prenas gramatikajn elementojn kaj vortprovizon el multaj lingvoj eŭropaj aŭ ne. Estis diskutgrupo pri Jigwa en interreto, sed ne plu funkcias. Samtempe li jam en 1989 kreis alian planlingvan projekton Vorlin (Vorlino), kiu publikiĝis en 1991 kaj kun aro da kunlaborantoj pluevoluiĝis ĝis 2002. Tre eble, la aŭtoro pli-malpli rezignis pri la projekto jam en 1991, kiam ekviglis la konkurenca projekto, kvankam en 1993 ankoraŭ aperis la sube ligita informo anglalingva pri la projekto Jigwa; post tio ne estas ajna spuro de aktiveco pri la unue publikigita lingvoideo. Tamen en 2002 li - almenaŭ publike - ankaŭ ĉesis okupiĝi pri la pli juna projekto Vorlin.