Jindřich Vodák
Aspekto
Jindřich Vodák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1867 en Lysá nad Labem |
Morto | 10-an de aprilo 1940 (72-jaraĝa) en Prago |
Tombo | tombejoj de Olšany, hrob III-4 |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Universitato de Karolo |
Okupo | |
Okupo | tradukisto kritikisto gimnazia instruisto literaturkritikisto instruisto ĵurnalisto verkisto pedagogo teatra kritikisto |
Jindřich Vodák (naskiĝis la 7-an de novembro 1867 en Lysá nad Labem - mortis la 10-an de aprilo 1940 en Praha) estis ĉeĥa literatura kaj teatra kritikisto.
Li studis ĉe Universitato de Karolo ĉeĥan kaj francan filologiojn, poste laboris kiel mezlerneja instruisto, post 1918 fariĝis konsiliano de la ministerio por edukado en la nova Ĉeĥoslovakio. Li kontribuis al multaj literaturaj kaj teatraj ĉeĥlingvaj revuoj kaj apartenis al redaktoroj de la granda enciklopedia vortaro de Jan Otto.
El liaj kritikoj plej gravaj estas referaĵoj pri teatro, pri evoluo de grandaj aktoroj, pri psikologio de la surscenigitaj herooj, liaj analizoj de la ŝekspiraj dramoj. Li ankaŭ tradukis el la franca en la ĉeĥan (Stendhal, Flaubert, Chateaubriand k.a.).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Národní divadlo a jeho budovatelé (Nacia Teatro kaj ĝiaj konstruantoj, 1931)
- Dva pamětné medailónky, O. Sklenářová-Malá a H. Kvapilová (Du memorindaj medalionoj, O. Sklenářová-Malá kaj Hana Kvapilová, 1932)
- Idea Národního divadla (Ideo de Nacia Teatro, 1933)
- K. H. Mácha (Karel Hynek Mácha, 1936)