João Luiz Alves
Aspekto
João Luiz ALVES /ĵo'ãŭ lui'zaŭvjz/ (Naskiĝis la 23-an de majo de 1870 en Juiz de Fora kaj mortis la 15-an de novembro 1926 en Parizo) estis brazila ministro de interno dum la prezidanteco de Artur Bernardes. Li estis sendita de brazila estraro en 1926 al la 8-a Brazila Kongreso de Esperanto kiel oficiala reprezentanto kaj oni igis lin Honora Prezidanto de la kunsido.