Joachim Mörlin
Joachim Mörlin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1514 en Wittenberg | ||||
Morto | 29-an de majo 1571 (57-jaraĝa) en Kenigsbergo | ||||
Religio | luteranismo | ||||
Lingvoj | germana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Wittenberg, Marburg | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastoro teologo pastro Protestanta reformisto Lutheran theologian (en) reformator (en) vd | ||||
Laborkampo | Teologio kaj Luterana doktrino vd | ||||
Aktiva en | Brunsvigo vd | ||||
| |||||
Superintendanto en Arnstadt | |||||
Dum | 1540-1544 | ||||
Superintendanto en Göttingen | |||||
Dum | 1544-1548 | ||||
Superintendanto en Brunsvigo | |||||
Dum | 1553-1567 | ||||
Episkopo de Sambio | |||||
Dum | 1567-1571 | ||||
Antaŭulo | Georg von Polenz | ||||
Sekvanto | Tilemann Hesshus | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joachim MÖRLIN (naskiĝis la 6-an de aprilo 1514 en Wittenberg, mortis la 23-an de majo 1571 en Kenigsbergo) estis germana teologo kaj ano de la movado de la Gnesioluteranoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Mörlin studis en Marburg kaj en sia naskiĝurbo antaŭ ol iĝi diakono en Wittenberg en 1537. En 1539 li iĝis paroĥestro en Eisleben kaj en 1540 la unua superintendanto en Arnstadt. De tie li removiĝis jam en 1543 pro sia kritikado de nemoralaĵoj de kelkaj urbaj konsilanoj. En 1544 li nomumitis superintendanto en Göttingen. Sed ankaŭ de tie ĉi li formovitis post kiam li rifuzis akcepti la artikolojn de la Provizora interkonsento de Augsburg (Augsburger Interim). Poste li iris kiel inspektisto kaj paroĥestro (ĉe Kneiphof) al Kenigsbergo. Tie li partoprenis la pravig-kverelojn de Andreo Osiandro. En 1553 Mörlin deĵoris kiel pastoro en Braunschweig antaŭ la reena revokiĝo al Kenigsbergo. Kun Martin Chemnitz li verkis Corpus doctrinae pruthenicum kaj ekestis episkopo en Sambio. Ĝismorte li episkope agadis.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Mörlin estis pioniro de la severa luterana frakcio skribante plurajn teologiajn pamfletojn (aparte kontraŭ Osiandro), kateĥismon, cirkulerojn, psalmpredikaĵojn. Li ankaŭ engaĝiĝis kontraŭ kaŝajn kalvinismanojn, ekz. kontraŭ Albert Hardenberg.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Von d. Rechtfertigung d. glaubens, 1552
- Historia, welcher gestalt sich d. Osiandrische schwermerey im lande Preussen erhaben, 1554
- Contra Sacramentarios Disputationes duae, 1561
- Von dem Beruff der Prediger, 1565
- Predigten und Außlegungen über die Psalmen Davids, 1580
- Postilla, 1587
- Leteroj - kun duko Alberto ĉe: Altpreuß. Mschr. 39, 1902, p. 517-596; kun A. Corvinus, ĉe: P. Tschackert, Briefwechsel d. A. Corvinus, 1900; kun dukino Elisabeth, ĉe: Zs. d. Ges. f. niedersächs. KG 10, 1905, p. 231 ss.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Jürgen Diestelmann: Joachim Mörlin, Luthers Kaplan - Papst der Lutheraner, Ein Zeit- und Lebensbild aus dem 16. Jahrhundert. 394 Seiten mit vier Farbtafeln und zahlreichen Bildern. Freimund, Neuendettelsau 2003, ISBN 3-7726-0236-3.
- Jürgen Diestelmann: Usus und Actio - Das Heilige Abendmahl bei Luther und Melanchthon. Pro Business, Berlin 2007, ISBN 978-3-86805-032-5, 350 Seiten
- Wolfgang Klose: Das Wittenberger Gelehrtenstammbuch: das Stammbuch von Abraham Ulrich (1549–1577) und David Ulrich (1580–1623). Mitteldt. Verl., Halle 1999, ISBN 3-932776-76-3
- Johann Gottfried Gregorii alias Melissantes: Was D. JOACHIMUS MORLINUS für Fata gehabt? In: Der curieuse und gelehrte Historicus. Frankfurt, Leipzig 1712, p. 1–38
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Pierer's Universal-Lexikon, Band 11. Altenburg 1860, p. 461, kio legeblas tie ĉi interrete.