Joaquim Maurício de Abreu
Joaquim Maurício de Abreu (1852-1913) | ||
---|---|---|
![]() Kovrilo de la Raporto de la Prezidanto de Rio-de-Ĵanejro, 1895, Brazila Diĝita Hemeroteko
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 16-an de majo 1852 en Paroĥo de Nossa Senhora de Aparecida, en la regiono kie situas hodiaŭ la distrikto Sapukajo, Rio-de-Ĵanejrio | |
Morto | 16-an de majo 1913 en Rio-de-Ĵanejro, Rio-de-Ĵanejrio | |
Alma mater | Fakultato de Medicino de Rio-de-Ĵanejro | |
Partio | Rio Republican Party (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Joaquim Maurício de Abreu estis brazila kuracisto, politikisto kaj Prezidanto de la subŝtato Rio-de-Ĵanejrio por la periodo 1895-1897. Joaquim Maurício de Abreu estis filo de Francisco Maurício de Abreu e de Constança Maria de Araújo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ankoraŭ dum la Imperio de Dom Petro la 3-a, Maurício de Abreu subskribis la Respublikanan Manifeston de decembro 3-a, 1870, gvidita fare de Quintino Bocaiúva kaj pt:Saldanha Marinho, tiu manifesto estis la orienta punkto je la origino de la Respublikana Klubo de Rio-de-Ĵanejro.
En 1870 li studentiĝis ĉe la Fakultato de Medicino de Rio-de-Ĵanejro, kie li diplomiĝis en 1876. Li revenis al Sapukajo (Rio-de-Ĵanejro) por praktiki medicinon, elstariginte profesie per kuracado de pacientoj, kiuj estis viktimoj de la epidemio de la flava febro, kiu la urbo suferis en la jaro 1884.
Li komencis sian implikiĝon en la loka politiko kiel konsilisto kaj poste oficis la prezidantecon de la Sapukaja Urba Konsilio inter 1888 kaj 1889; La 15-an de novembro 1889 okazis la Proklamo de la Respubliko en Brazilo kaj la provizora registaro de la marŝalo Deodoro da Fonseca dissolvis la Municipajn Ĉambrojn, kiuj poste estus rekonstruitaj.
Kun la instalo de la respublikana reĝimo, Maurício de Abreu aliĝis al la Respublikana Partio de Rio-de-Ĵanejrio (PRF), kie li iĝis proksima al José Tomás da Porciúncula, kaj komencis kontraŭbatali la registaron de pt:Francisco Portela en la subŝtato Rio-de-Ĵanejro, kiu estis nomumita per dekreto de marŝalo Deodoro da Fonseca. Kun la eksiĝo de Deodoro de la prezidanteco de la Respubliko, Portela perdis subtenon kaj kondiĉojn por resti en la komando de la subŝtata registaro kaj eksiĝis en decembro 1891. Novaj elektoj estis anoncitaj kaj Maurício de Abreu iĝis unu el la elektitaj ŝtatdeputitoj. En la Ŝtata Konstituciiga Asembleo Maurício de Abreu iĝis unua sekretario.

Post kiam José Tomás da Porciúncula estis elektita guberniestro de la stato de Rio-de-Ĵanejro en 1892, Maurício de Abreu iĝis unu el siaj deputitoj, kune kun Manuel Torres kaj Barono de Miracema. Poste, kun la subteno de Porciúncula, Maurício de Abreu estis elektita lia posteulo, ĵurkonfirmita la 31-an de decembro 1894, baldaŭ post la komenco de la Federalisma Ribelo, konservante la administradon ĝis la 31-an de decembro 1897. Dum sia administra periodo, li regis ekde la urbo Petrópolis, kie la ĉefurbo de Rio-de-Ĵanejro estis translokigita de lia antaŭulo, pro la proksimeco de la urbo Niterói al la revolucia tumulto.
En la areo de publika edukado, li aĉetis la iaman loĝejon de Barão de Mauá por ke la "Ginásio Fluminense" estu instalita en Petrópolis, oficiala ŝtata eduka instituto kreita per leĝo en 1896 kaj inaŭgurita la 15-an de marto 1899; Tiu ĉi lernejo funkciis ĝis 1902, kiam ĝi estis fermita dum la registaro de Quintino Bocaiúva. En la sama urbo, Mauricio de Abreu ankaŭ akiris la konstruaĵojn de la Palaco Rio Negro, kiel la sidejo de la registaro, kaj la flanka konstruaĵo por la Tribunal da Relação, la Hotelo Orleans, kiu nun apartenas al la Katolika Universitato de Petrópolis, kie funkciis ĉiuj ŝtataj publikaj departementoj.
En 1896, la registaro de Maurício de Abreu estis implikita en politika krizo kun la federacia registaro. Dum tiu ĉi periodo, Prudente de Morais foriĝis de sia pozicio kiel Prezidanto de la Respubliko pro malsano, kaj pt:Manuel Vitorino (1853-1902), de Bahio, transprenis kiel ĝia vicprezidanto. Post kiam en oficejo, Vitorino intervenis en la federaciajn elektojn en la urbo Campos dos Goytacazes, en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, serĉante malfortigi la politikan grupon de José Tomás da Porciúncula kaj plifortigi la lokan gvidadon de Nilo Peçanha. Fronte al tiu fakto, la Respublikana Partio de Rio-de-Ĵanejrio, vundita, rompis rilatojn kun la registaro de Vitorino. Partiano pt:Alberto Torres (1865-1917) eksiĝas de la Justicministerio. Kun la reveno de Prudente al la prezidanteco, la rilatoj inter la federacia kaj subŝtata registaroj normaliĝas.
En 1897, estis lanĉita la sinsekvo de Mauricio de Abreu, la Respublikana Partio de Rio-de-Ĵanejrio nomumis Alberto Torres, kiel rimedo por malkontentigo pro lia eksiĝo de sia posteno kiel ministro dum la krizo kun la Vitorino-registaro.
Kiam li lasis la registaron al Alberto Torres, Mauricio de Abreu revenis al sia naskiĝurbo Sapukajo, tute malriĉa, maljuna, li ne plu trovis sian klinikon kaj estis devigita akcepti modestan laboron kiel federacia kolektanto en alia urbo en Rio-de-Ĵanejro: Campos dos Goytacazes.
En 1903 li estis elektita federacia deputito por la Respublikana Partio de Rio-de-Ĵanejrio, posteno kiun li tenis ĝis 1905.