Saltu al enhavo

Joe Frazier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joe Frazier
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1944 (1944-01-12)
en Beaufort
Morto 7-an de novembro 2011 (2011-11-07) (67-jaraĝa)
en Filadelfio
Mortokialo Kancero kaj hepata kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Ivy Hill Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infanoj Jackie Frazier-Lyde (en) Traduki, Marvis Frazier (en) Traduki, Derek Frazier (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
boksisto
voĉaktoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.joefrazier.com/
vdr

Joseph William "Joe" FRAZIER (naskita la 12-an de januaro 1944 en Beaufort, Suda Karolino - mortis la 7-an de novembro 2011 en Filadelfio, Pensilvanio) estis usona profesia boksisto. Li estis la senkontesta pezeguloboksa mondĉampiono de 1970 ĝis 1973. Lia batalnomo estis Smokin' Joe. Frazier estis la unua pezegulboksisto se temas pri gajni kaj la olimpikan oran medalon (Somera olimpiko 1964 en Tokio) kiel amatoro kaj la mondĉampionan titolon kiel profesiulo. La du bataloj kontraŭ Muhammad Ali, konata kiel la "Batalo de la Jarcento" kaj "Thrilla en Manilo", estas konsiderataj klasikaj pezegulbataloj.

La venko de Frazier super Muhammad Ali en 1971 estas konsiderita unu el la plej grandaj bataloj. La International Boxing Research Organization (IBRO) vicigis Frazier en la furordek pezegulboksistoj de ĉiuj tempoj [1].

Li estas rekonita per multaj bonfamaj sportpublikaĵoj kiel unu el la plej grandaj boksistoj de ĉiuj tempoj. Li distingiĝis pro sia eksterordinara eltenemo - la fama trejnisto Angelo Dundee nomis lin "energiganto en boksaj pantalonoj" [2] [3].

Fraser ankaŭ estas unu el la inspiroj por la rolulo Rocky Balboa de la Rocky filmaj serioj. Estas kredite ke la unika stilo kaj bataltekniko uzitaj fare de Joe Frazier poste influis la evoluon de multaj talentaj pezegulboksistoj, kiel ekzemple David Tua kaj Mike Tyson.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Heavyweight. ibroresearch.com (September 9, 2006). Arkivita el la originalo je November 10, 2011. Alirita May 29, 2013 .
  2. Ring Magazine, 1999 Holiday Edition.
  3. Boxing Hall of Fame names first inductees.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]