Joel Vasques Manso
Joel Vasques Manso | |
---|---|
Persona informo | |
Pastro Joel Vasques Manso (naskiĝis 1933; mortis la 8-an de aŭgusto 2016 en Rio de Janeiro) radioparolisto, estis brazila esperantisto. Li estis pastro de Monda Mesianisma Eklezio. Joel Manso lernis la Internacian Lingvon komence de la 1950-a jardeko. Li tuj aliĝis al Brazila Esperanto-Ligo, de kiu li estis direktoro dum sinsekvaj mandatoj kaj redaktoro de la revuo Brazila Esperantisto. En la jaro 1955a, invitite de Luiz Carlos Nunes D'Angelo, li komencis labori ĉe Radio Ministério da Educação. Tiutempe, krom prezenti lecionojn de Esperanto, li redaktis la programon "Muzikoj kaj Novaĵoj", ĝis 1964. Ankoraŭ kiel profesia radioparolisto, li laboris ĉe Radio Carioca, en kiu li prezentis novaĵbultenojn. Joel Manso estis la parolisto preferita de Sylla Chaves. Tiu ĉi plurfoje invitis lin partopreni la registradon de didaktikaj diskoj. Lia voĉo ankaŭ aŭskulteblas en la kolekto de lumbildoj titolita "Turisma Brazilo", eldonita de la firmao VSom. En la komenco de la 1990-a jardeko, li aliĝis al la teamo de Rádio Rio de Janeiro. Tie li kunlaboris kun la radioparolisto Givanildo Costa cele al la disvolviĝo de projektoj rilate al la Internacia Ligvo. Li redaktis kaj kunprezentis la programon “Esperanto, a Língua da Fraternidade” kaj ankaŭ partoprenis la registradon de la radiometodo "Minicurso de Esperanto", elpensita de la instruisto Jair Salles.