Johann August von Hellfeld
Johann August von Hellfeld | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1717 en Gotha |
Morto | 13-an de majo 1782 (65-jaraĝa) en Jena |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto |
Johann August von HELLFELD (naskiĝinta la 9-an de februaro 1717 en Gotao, mortinta la 13-an de majo 1782 en Jena) estis germana advokato kaj jurscienculo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La prapatroj de Hellfeld originas el Vestfalio kie ili estis nobeloj kaj konatiĝis ankaŭ sub la nomoj Helleveld aŭ Hellefeld. La praidoj devis forlasi la hejman regionon. Iu teologo nome Nicolaus Hellfeld iris en la 16-a jarcento en la teritorion gotaan kie li deĵoris paroĥestrece en Nesstal-Hausen, Laucha kaj Siebleben (Gotha). Ties idoj plenumis diversajn ekleziajn kaj sekularajn publikajn taskojn en la Duklando Saksio-Gotao sed ĉiuj sen pretendo nobeliĝi. De tiaj rondoj devenis la patro de Hellfeld, advokato de la duko de Saksio-Gotao-Altenburg. En 1754 li transprenis la edukadon kaj kuratorecon de la posta kanceliero August Friedrich Karl von Ziegesar.
Hellfeld ĝuis la privilegion havi privatajn edukistojn kiuj preparis lin sufiĉe bone por sukcesi ĉe Ernestinum. En 1734 li ekstudentis ĉe la Universitato de Jena pri jursciencoj. Tiam necedsis antaŭtrapasigo de filozofia bazstudon kie li renkontis la profesorojn Heinrich Köhler, Georg Ludwig Herzog kaj Christian Gottlieb Buder. Poste Hellfeld okupiĝis nur pri juraj aferoj. Li do ĉeestis prelegojn ekz. de Johann Caspar Heimburg, Johann Georg Estor, Burkhard Gotthelf Struve kaj Johann Rudolph Engau.
Poste lia patro venigis lin reen al Gotao kie li mallongan tempon aktivis kiel advokato. Pro nekontentiĝo li reiris al Jena kiel li doktoriĝis en majro 1739. Poste li faris prelegojn en Jena, iĝis en 1745 advokato ĉe la Kortega tribunalo de Jena kaj en al 23.3.1748 orda profesoro - kaj en marto 1749 asesoro ĉe la laika juĝistaro. Karierfarante li transprenis en majo 1753 ordan profesorecon pri Institutiones Iustiniani kaj en 1755 pri Digesta kaj kortegkonsilisto saksia-gotaa. En 1756 li aĝe estris la laikan juĝistaron kaj profesories ekde 1759 pri Kodo de Justiniano kaj Novellae. Li iĝis aĝprezideanto de la fakultato pri jurscienco kaj en 1763 sekreta registarkonsilisto de la dukujoj Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj Saksio-Gotao-Altenburg.
Hellfeld membris ĉe Teutsche Gesellschaft en Jena kaj post konfirmiĝo de la nobeleco en 1764[1] li iĝis heredulo de Pösen kaj Jägersdorf. Krome li partoprenis organizajn taksojn de la altlernejo de Jena. Plurfoje li estis dekano de sia propra fakultato kaj dum la someraj semestroj 1755 kaj 1761 eĉ rektoro.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Lia ĉefa verko estis Jurisprudentia forensis secundum ordinem pandectarum kies reeldonon prizorgis la bofilo. Ĝi modelis por Christian Friedrich von Glück kaj Friedrich Mühlenbruch kiam ili komentis Pandectae; ĝenerale temis pri lernolibro ŝatata ĝis la 19-a jarcento.
Familio
[redakti | redakti fonton]Hellfeld estis dufoje edzigita: al Sophia Maria Struve (filino de profesoro Burkhard Gotthelf Struve) kaj al Friederike Ludovika Rus, filino de profesoro Johann Reinhard Rus. Liaj infanoj estis:
- Amalie Ulrike Sophie von Hellfeld
- Christian August Friedrich von Hellfeld (1757-1840), profesoro en Jena
- Johann August Christian von Hellfeld (1765-1835), advokato kaj
- Caspar Ludwig Carl von Hellfeld, oficisto en Jena
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ blazono de la Hellfeld-oj Arkivigite je 2022-06-27 per la retarkivo Wayback Machine ĉe: Wappenbuch der preußischen Monarchie (1872)