Saltu al enhavo

Johann Christian Schöttgen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Christian Schöttgen
Persona informo
Aliaj nomoj Johann Christoph Langner
Naskiĝo 14-an de marto 1687 (1687-03-14)
en Wurzen
Morto 15-an de decembro 1751 (1751-12-15) (64-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj latina
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo historiisto
teologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Johann Christian SCHÖTTGEN (naskiĝinta la 14-an de marto 1687 en Wurzen, mortinta la 16-an de decembro 1751 en Dresdeno) estis germana gimnaziinstruisto, teologo kaj historiisto. 

Post la morto de la patro (kiu estis ŝufaristo) li ricevis stipendie liberan placon ĉe Landesschule Pforta. En 1707 li ekstudis ĉe la Universitato de Lepsiko teologion. Paralele li baldaŭ laboris en la eldonado kun la lepsikaj libroeldonistoj Thomas Fritsch kaj  Johann Friedrich Gleditsch verkante eseojn por la sciencaj fakgazetoj "Acta eruditorum" kaj "Deutsche Acta Eruditorum" kiuj precipe enhavis recenzojn. En 1709 li magistriĝis. Unue li faris filologiajn prelegojn kaj ekverkis fake. Inter 1716 kaj 1719 li estis lernejestro ĉe la liceo de Frankfurto ĉe Odro. En 1717 li nuptis Dorothea Charlotte Knobloch, kiu naskis plurajn infanojn kaj ebligis havi feliĉajn geedzecojn tagojn.[1] Inter 1719 kaj 1727 li gvidis la urban lernejon de Stargard estante paralele profesoro ĉe la tiuloka Collegium Groeningianum. Dum tiu tempo li tre interesiĝis pri la historio de Pomeranio pri kiu li verkis plurajn aĵojn. Ekde 1728 ĝismorte li estris ĉe la Gimnazio de Sankta Kruco en Dresdeno. Li entombigitis sur Elias-tombejo.[2]

En 1723 li akceptitis kiel eksterlanda membro en la Reĝa prusia akademio de sciencoj. Krom multaj teologiaĵoj, i.a. ankaux pri judismo, li volonte historiistis. Li kuneldonis la serion  Ausführliche Berichte von Allerhand Neuen Büchern und anderen Dingen so zur heutigen Historie der Gelehrsamkeit gehörig (1708–1710).

  • De secta flagellantium commentatio, 1711.
  • Historie der Chur-Sächsischen Stiffts-Stadt Wurtzen. Leipzig 1717 (interrete).
  • Altes und neues Pommerland, oder gesammelte Nachrichten von verschiedenen zur pommerschen Geschichte gehörigen Stücken. Stargard i. Pom. 1721–1722.
  • Historie derer Buchhändler wie solche in alten und mitleren zeiten gewesen, 1722.
  • Die Vorspiele der Stargardischen Reformation, das ist Zeugnisse der Wahrheitt, welche mitten im Papstthum von einigen erkannt und an den Tag geleget werden, aus den Documenten der  Stargardischen Kirchen-Historie, bey Gelegenheit des andern absonderlichen Jubel-Festes, welches den 26. Decembr.  1724 gefeyert worden, zusammen gesuchet, und zur Ehre des heiligen Gottes, auch einiger Erbauung seiner Kirchen, an den Tag geleget. Stargard 1724 (interrete). 
  • Diplomatische und curieuse Nachlese der Historie von Obersachsen, de Christian Schöttgen kaj Georg Christoph Kreysig, 6 partoj, 1730 und 1731.
  • Horae Hebraicae et Talmudicae in universum Novum Testamentum. 2 volumoj, 1733–1742 
  • Historische Nachricht von Rabenau. Druck: Johann Wilhelm Harpeter, Dresden 1740 (interrete).
  • Diplomatarii et Scriptores Historicæ Germanicæ, de Christian Schöttgen kaj Georg Christoph Kreysig, Altenburg, 3 volumoj, Dresden kaj Leipzig 1753–1760. 
  • Geschichte Conrads des Großen, Graf von Wettin, Regensburg 1745.
  • Historie des berühmten Helden, Graf Wiprecht von Gröitzsch, Regensburg 1749.
  • Inventarium Diplomaticum historiae Saxoniae Superioris, Urkundensammlung von Ober-Sachsen von 500 bis 1747, Halle 1747.
  • Opuscula minora, historiam Saxonicam illustrantia, 1767 (postmorta apero).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Heinrich Döring: Die gelehrten Theologen Deutschlands im achtzehnten und neunzehnten Jahrhundert, volumo 3, Neustadt an der Orla 1833, p. 884
  2. Heinrich Gottlieb Francke: Vita Christiani Schoettgenii. Ĉe: Christian Schöttgen, Georg Christoph Kreysig: Diplomataria Et Scriptores Historiae Germanicae Medii Aevi. Band 3. Richter, Altenburg 1760, p. XIII (interrete); Karl Gautsch: Der sächsische Geschichtsschreiber und Rector an der Kreuzschule zu Dresden M. Johann Christian Schöttgen. Ĉe: Archiv für die sächsische Geschichte. 1878, S. 348 (interrete); Reinhardt Eigenwill: Johann Christian Schöttgen – ein bedeutender sächsischer Historiker. Ĉe: Jahrbuch zur Geschichte Dresdens. 1987, p. 71

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Art. „Schöttgen, Johann Christian“ de Georg Müller ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 32 (1891), p. 412–417 (tie ĉi interrete)
  • Deutsche biographische Enzyklopädie. Dua versio (Rudolf Vierhaus eldonis), volumo 9, Saur, München 2006, p. 165.
  • Werner Breuer: Johann Christian Schöttgen. Ĉe: Wurzen 961-1961. Festschrift zur Tausendjahrfeier. Eldonis Rat der Stadt Wurzen kaj la redakcio de „Der Rundblick“ Wurzen, Wurzen 1961, p. 63–67  
  • Reinhardt Eigenwill: Johann Christian Schöttgen – ein bedeutender sächsischer Historiker. Ĉe: Jahrbuch zur Geschichte Dresdens. 1987, p. 68–71. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]