Saltu al enhavo

Johann Daniel Kraft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Daniel Kraft
Persona informo
Naskiĝo nekonata
Morto 16-an de aprilo 1697 (1697-04-16)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo alkemiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Johann Daniel KRAFT, ankaŭ Crafft (naskiĝinta la 28-a de septembro 1624 en Wertheim, mortinta la 16-an de aprilo 1697 en Amsterdamo) estis germana kemiisto kaj nacia ekonomikisto.

Kraft estis kuracisto kaj deĵoris en 1662 ĉe la harca minejo Zellerfeld. Poste li plukleriĝis dumvojaĝe (ĝis Norda Ameriko) naturscience, kemie kaj en nacia ekomonio. Li intencis prezenti ĉiujn konojn ĉe germanaj kortegoj, aparte en Mainz kaj Dresdeno. Kiam Leibniz konatiĝis kun la Ekonomia konsilisto Kraft en Mainz li estis ege impresita per ties konoj kaj kapabloj. Volonte li invitus lin veni Hanovron, sed Kraft decidis iri Dresdenon. Tie li intencis pluevoluigi la manufakturojn de silko kaj lano. Denove li (profesie) multe vojaĝis. Ĉar sukcesoj ne venis la en 1675 nomumita Komerca konsilisto Kraft perdis la konfidon de la suvereno kaj eĉ arestitis en 1684.

En 1677 li vizitis Gottfried Wilhelm Leibniz en Hanovro prezentante al la tieaj korteganoj la ĵus de Hennig Brand malkovritan fosforon. Inter 1685-90 Kraft denove vojaĝis kaj interparolis i.a. en Vieno pri la instalo de gasa lumigo, denove vane. En Spessart Kraft havis ankaŭ vitrouzinon kie li verŝajne malkovris vitron laktan. Kiel oldulo eranta tra la mondo li tombis en la manojn de fraŭdaj alkemiistoj en Amsterdamo kiuj povrigis lin tute. La inter 1671-91 farita leterinterŝanĝo (sume 157 pecoj) dokumentas bildon de senlace klopodanta, ege talenta geniulo kiu pro tragika sorto ne povis vere realigi sin. Lia destino estas ankaŭ historie interesa.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]