Johann Friedrich Fischer
Iohannes Fridericus Fischerus (1726-1799) | ||
---|---|---|
"Apologio de Sokrato", verko eldonita en 1783, kune kun Jeremias David Reuß.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-a de oktobro 1726 en Koburgo, Germana Imperio | |
Morto | 11-a de oktobro 1799 en Lepsiko, Germana Imperio | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko Tomasa Lernejo en Lepsiko | |
Profesio | ||
Okupo | filologo verkisto filozofo universitata instruisto vd | |
Aktiva en | Leipzig vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johann Friedrich Fischer (1726-1799) estis renoma germana klasika filologo, filozofo kaj rektoro (1751) de la fama Sankta Tomasa Lernejo en Lepsiko. Li vivis ĉefe en Lepsiko kaj estis eldonisto ĉefe de sennombraj klasikuloj tiaj kiaj Anakreono, Justeno, Ovidio, Platono, Teofrasto, krom aliaj klasikaj grekuloj kaj verkis librojn pri bibliaj kritikoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Liaj eldonoj pri la "Dialogoj de Platono" estis represaĵoj de la tekstoj publikigitaj de Robert Estienne, en 1578, tamen, li inkludis sennombrajn raportojn el diversaj legaĵoj samkiel hazardajn kritiknotojn pri filologiaj aspektoj.[1] Li estis instruisto de la profesoro pri teologio Christian Friedrich Schmidt (1741-1748) en la Lernejo de Sankta Tomaso. En 1767, li estis indikita kiel Direktoro de la "Princa Kolegio" en Lepsiko.
Krom la granda nombro da verkoj rilate al sennombraj kontribuaĵoj de la klasika filologio, li plenumis vastan gamon da kontribuaĵoj al la Biblia literaturo. Li estis eldonisto de la plej bona versio de la "Clavis de Stochius" kaj la "Dialekto pri la Nova Testamento" farita de la rimarkinda orientalisto Johann Leusden (1624-1699) krom aliaj laboroj.
Li same kontrolis la grekajn publikaĵojn en la Biblioteko de la Preĝejo de Sankta Paŭlo, en Lepsiko, inklude de kelkaj tradukaĵoj de la Levidoj, Nombroj kaj partoj de la Eliro kaj Readmono.[2] En sia infaneco, li frekventis la urban pedagogian lernejon en Koburgo. Inter 1744 k 1747 li studis en la "Universitato de Lepsiko" kie li estis amiko de Gotthold Ephraim Lessing (1729-1781).
Fiŝero ricevis sian bakalaŭrecon en 1747. En 1762, li iĝis asocia profesoro pri antikva literaturo, en Lepsiko. En 1751 li iĝis direktoro de la "Sankta Tomaza Lernejo" kaj inter 1767 kaj 1799 li okupis la postenon kiel rektoro. Li mortis en 1799 kaj lia sukcedinto estis Friedrich Wilhelm Ehrenfried Rost (1768-1835).
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- De Chaldaicis Onquelosi Ionathaeque versionibus Vet. Test. prolusio 1755
- Segim. Frid. Dresigii Commentarivs de verbis mediis N. T. 1755
- Ivstini Historiae Philippicae: ex recensione Iohannis Georgii Graevii, cvm ... 1757
- L. Annaei Flori Epitome Rervm Romanarvm 1760
- Theophrasti Characteres 1763
- Selectae e profanis scriptoribus historiae 1770
- Prolusiones quibus libellus Palaephati "De incredibilus" emendatur, explicatur, vindicatur, accesserunt Orationes duae munerum novorum adeundorum caussa habitae 1771
- Evthyphro, Apologia Socratis, Crito, Phaedo: graece 1783
- Prolusio Prima Et Vicesima (quinta Et Vicesima) de Vitiis Lexicorum Novi Testamenti 1784
- Prolusiones de vitiis lexicorum Novi Testamenti 1791
- De dialectis Novi Testamenti libellus, Johannis Leusdenii, 1792
- Anacreontis Teii Carmina Graece e recensione Guilielmi Baxteri cum eiusdem notis 1793
- Animadversionum ad Jac. Velleri "Grammaticam Graecam" 1799
- M. Johann Friedrich Fischer's ... und ... Heinrich Eberhard Gottlob Paulus ... 1809
- Dictata in Horatii Artem poëticam 1848
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- A cyclopædia of biblical literature
- Deutsche Biographie
- WorldCat Identities
- Personensuche
- Schlegel's American Families of German Ancestry in the United ...
- Brill's Companion to the Reception of Socrates
- “The” Dictionary of Biographical Reference
- The Auction Catalogue of Kierkegaard's Library
- Virtual International Authority File
- The Bloomsbury Dictionary of Eighteenth-Century German Philosophers
- Mantissa Essays in Ancient Philosophy
- Magnús Eiríksson: A Forgotten Contemporary of Kierkegaard
- WorldCat Identities