Saltu al enhavo

Johano Frederiko Gronovo la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Johann Friedrich Gronovius)
Johannes Fredericus Gronovius
(1611-1671)
Nederlanda latinisto kaj filologo
Nederlanda latinisto kaj filologo
Persona informo
Naskiĝo 8-a de septembro 1611
en Hamburgo,  Germanio
Morto 28-a de decembro 1671
en Leiden,  Nederlando
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Angers - jurisprudenco
Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Universitato de Lepsiko
Universitato de Altdorf Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Jakob Gronovius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bibliotekisto
klasikisto
universitata instruisto
profesoro
klasika filologo
historiisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Album amicorum of Johannes Fredericus Gronovius (1611-1671), professor of Greek and history and librarian in Leiden
vdr

Johann Friedrich GRONOW (1611-1671) (* Hamburgo, en la 8-a de septembro 1611 - Leiden, en la 28-a de decembro 1671)[1] estis germana klasika filologo, beletristika kritikisto, historiisto, juristo, bibliotekisto kaj profesoro pri la greka en la Universitato de Lejdeno kaj profesoro pri retoriko kaj historio en la Universitato de Deventer (1643). En 1665, li anstataŭis Antonius Thysius, la pli juna (1603-1665)[2] kiel la 6-a bibliotekisto en la Universitato de Lejdeno. Li estis patro de Jakobus Gronovius (1645-1716)[3] kaj avo de la botanikisto Jan Frederik Gronovius (1686-1762)[4].

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Johann David Gronow (1575-1631)[5] kaj Margarethe Langermann (1594-1655). Lia patro estis konsilisto de la Duko de Holstein, kaj estis nomumita sindiko de Bremeno. Poste, li vizitadis la universitatojn de Leipzig kaj Jena, tamen, li restis en Altdorf, apud Nurenbergo, kie li studis juron. Post la morto de sia patro, li reiris al Bremeno, kaj en 1634, li translokiĝis al Groningen, ĉe Anthony Mathie, granda juristo kaj amiko de sia familio, kie li restis dum kelka tempo.

Li vojaĝis tra la ĉefaj urboj en Nederlando, kie li vizitadis la klerulojn kaj bibliotekojn; en 1639, li forvojaĝias al Anglio kaj en la posta jaro li sekvis al Francio. Li restis dum kelka tempo en Parizo, sekve li studis juron en Angers, irante poste al Italio, Svisio kaj Germanio, kaj, en la urbo Deventer oni proponis al li la katedron pri beletristiko kaj historio. En 1658, li okupis la postenon kiel profesoro pri historio de la Universitato de Lejdeno, vakanta okaze de la morto de Daniel Heinsius. Li mortis en tiu urbo, lasante du filojn: Jakobus Gronovius (1645-1716)[3] kaj Theodore Laurent, kiu mortis ankoraŭ juna.

Johannes Cocceius (1626-1678)[6] faris la funebrajn preĝojn okaze de la morto de Gronovius.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj