Portalo:Homoj
|
Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.
- Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.
Hodiaŭ, la 16-a de junio festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:
red. La 16-an de junio
Naskiĝis
- 1829: Geronimo, tribestro de la apaĉoj
- 1840: Ernst Otto Schlick, inĝeniero
- 1874: Arthur Meighen, 9-a ĉefministro de Kanado
- 1890: Stan Laurel
- 1916: Antonín Sochor
- 1938: Joyce Carol Oates, verkistino
Mortis
Personoj laŭ profesio:
Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj
Personoj laŭ ŝtato:
Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Rusoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky
Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝosSe vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:
Aristotelo (-384 - -322) (helene: Αριστοτέλης, Aristoteles) estas tre grava greka filozofo. Li kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan. En la jarcento XIII, Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". Eĉ hodiaŭ en nia jarcento, lia verko pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formigis modernan sciencon. Scienco kiel bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo.
La mapuĉoj ( <mapudungun: mapu che [homoj de lando] )? estas indiĝena komunumo kiu origine loĝis je centr-suda Ĉilio kaj Argentino.
Tiu gento ankaŭ plimalofte konatas per la nomo 'Araŭkanoj'. Tiun nomon la hispanaj konkerantoj prenis el la nomo Raŭko (la loko kie mapuĉoj loĝas). Tiu nomo (Raŭko), laŭ multaj fakuloj, devenas el la keĉua palqu (sovaĝa) aŭ awqa (ribelema).
La mapuĉa gento estas argentindevena kaj pere de longa migrado prenis la landon trovitan inter la riveroj Biobio kaj Toltén.
Louis de FUNÈS (li naskiĝis la 31-an de julio de 1914 en Courbevoie, mortis la 27-an de januaro de 1983 en Nantes) estis franca aktoro.
Lia propra nomo estis Louis Germain Davis de Funès de Galarza kaj li havis al sukceso longan kaj nepavimitan vojon. Lia finlerninta metio estis ledisto, poste li laboris kiel aranĝisto, dekoraciisto kaj li praktikis multe da pluaj profesioj. Poste li venis antaŭ mikrofono kiel radiodisaŭdiga aktoro kaj li rolis ankaŭ en kabareto. En filmo li ricevis unuan, tute duarangan rolon nur en la jaro 1945. Pli poste li validiĝis en televido. Sed de komence estis klare, ke li estas komika talentulo.
Tenzin Gyatso (བསྟན་འཛིན་རྒྱ་མཚོ་ en la tibeta) estas la 14-a Dalai-Lamao, en la gento gelug kaj konsekvence la spirita gvidanto de la tibeta budhismo. Naskita la 6-an de julio 1935, li estas ankaŭ la estro de la centra tibeta administrejo kiu de 1959 ekziliĝis en Barato, en Dharamsala (Himaĉal-Pradeŝo).
Li ricevis la Premio Nobel de Paco en 1991 pro sia daŭra senperforta lukto por la aŭtonomio de tibeto.
Gyatso naskiĝis en farmista familio sub la nomo de Lhamo Thondup' (ankaŭ ortografiita "Dhondrub") la 6-a de julio 1935 en la fora nord-orienta provinco Amdo en la vilaĝo Takster, malgranda kaj malriĉa domaro, kiu kuŝis sur monteto kaj superstaris vastan valon.
Lída BAAROVÁ (propranome Ludmila Babková) (7.9. 1914 - 27-an de oktobro 2000, Salcburgo) estis ĉeĥa aktorino. Same aktorino estis ankaŭ ŝia fratino Zorka Janů (propranome Zorka Babková).
Ŝi devenis el burĝa familio kaj ŝi studis aktorecon ĉe la plej bonaj instruistoj de konservatorio: ĉe Rudolf Deyl kaj ĉe sinjorino Laudová-Hořicová. Kiam en la jaro 1931 reĝisoro M. J. Krňanský estis preparanta filmon laŭ romano de Ignát Herrmann Kariero de Paŭlo Ĉamrda, ŝi enskribiĝis en konkurson – kaj ŝi venkis. Rolo en tiu filmo estis ŝia unua sukceso. Ŝi ĉesis studi, ŝi ŝanĝis sian nomon kaj ĵetiĝis en filman laboron. Ŝi ne povis plendi pro manko de roloj – regule enroligis ŝin reĝisoroj Vladimír Slavínský, Svatopluk Innermann, Miroslav Cikán kaj pluaj. Sed plimulte tio estis tiutempa kutima komerca produktado. Ŝi rolis apud flanko de Vlasta Burian, Hugo Haas.