Saltu al enhavo

Johann Georg Keil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Georg Keil, litografio ĉ. 1830

Johann Georg KEIL (naskiĝinta la 20-an de marto 1781 en Gotao, mortinta la 1-an de julio 1857 en Lepsiko) estis germana muzikteoriisto, poeto, bibliotekisto kaj filologo pri romanistiko.

Estante filo de oficisto, li jam frue intense okupiĝis pri desegnado, legado kaj verkado. La hispanan kaj la italan lingvon li eklernis en la aĝo de 12 jaroj; baldaŭ poste li trejniĝis pri muzika teorio por kompletigi la jam pli frue komencitan pianoludadon. Kiam li estis 15-jara, lia patro mortis kaj li forlasis la gimnazion en Gotha por komenci komercan lernadon en Chemnitz. Ekde 1803 sekvis pliaj lernaj kaj studaj jaroj en Vajmaro kaj Jena. En 1809 li trovis postenon en la Duka biblioteko de Vajmaro. Samtempe li estis instruisto de itala, hispana kaj angla gimnazie, kaj li komencis publikigi lernolibrojn por la itala kaj hispana, same kiel fruajn eldonojn, originalajn kaj tradukitajn, de italaj kaj hispanaj klasikuloj. Laŭ instigo de Goeto, li ankaŭ okupiĝis pri la artkolektoj de la menciita biblioteko.

Keil baldaŭ fariĝis ŝatata civitano vajmara kaj membro ĉe la framasonisma loĝio Anna Amalia zu den drei Rosen. En intelektulaj rondoj li konatiĝis en 1813 kun la dek-naŭjara Juliane Henriette Löhr, filino de lepsika bankisto.[1] Lepsike, Keil daŭrigis sian literaturan agadon kiel privata klerulo, ekzemple per la kritika eldono de pli ol 100 teatraĵoj de Calderón en la originala versio. Sed li ankaŭ havis alispecajn taskojn. De la avo de sia edzino, Eberhard Heinrich Löhr, la familio posedis unu el la plej ampleksaj pentraĵkolektoj lepsikaj. Aldone venis de la dua avo, la gravuristo Johann Friedrich Bause, konsiderinda gravuraĵkolekto. Keil devis prizorgi ambaŭ kolektojn kaj samtempe administri la restan Löhr-an havaĵaron.

la lepsika bieno

Tio inkluzivis luksan loĝpalacon (la hodiaŭ plurfoje rekonstruita Hotel Fürstenhof) kun grandega apuda ĝardeno Löhrs Garten. Ĝi estis detruita dum la batalo de Leipzig. Sed Keil redizajnis la tuton, inkluzive de novaj flankaj konstruaĵoj kaj forcejoj por gastigi digne sian imponan plantkolekton. En 1828 Keil estis nomumita kanoniko kaj en 1831 dekano ĉe la kolegia kapitulo de Wurzen, kaj en 1833/34 li reprezentis ĝin en la unua ĉambro de la saksa landa parlamento. En 1831 li estis nomumita estrarano de Gewandhaus.

Johann Georg Keil estis unu el la iniciatintoj de konservatoria fondo el kiu evoluis la nuna Bartholdy-altlernejo pri muziko kaj teatro. Post ties estiĝo en 1843 li fariĝis la unua afergvidanta direktoro. La praktikajn taskojn li saĝe lasis fari la komponiston Felix Mendelssohn Bartholdy mem. Lia filo Adolph Keil ekde 1870 parceligis paŝo-post-paŝe la verdajn zonojn kaj vendis la domegon kaj la restintajn ĝardenerojn en la 1886-a jaro al lepsika societo pri nemoveblaĵoj.

Por siaj infanoj li verkis libron kun fabeloj.

  • eld. Biblioteca italiana, 11 volumoj, Gotha, 1806–1812, kun i.a.: Tassos La Gerusalemme liberata; Dante Alighieri Rime kaj Vita Nuova kaj La Divina Commedia; Matteo Maria Boiardo Orlando inamorato; Giovanni Boccaccio Decamerone
  • trad. Leben des Lazarillo von Tormes, Gotha 1810
  • trad. Cesare Giudici: Glückliche Unfälle der Liebe, Gotha 1814
poezia libro Lyra und Harfe
  • Quevedo: Historia y vida del gran tacaño del Buscon, llmado D. Pablos, Gotha 1811, Übersetzung Geschichte und Leben des Erzschelms genannt Don Paul, Leipzig 1826
  • eld. Calderón de la Barca: Comedias, Leipzig 1819–1822, 1827–1830
  • Italienische Sprachlehre: Für deutsche Gymnasien und hohe Schulen, auch zum Selbstunterricht für Studirende..., Erfurt 1812
  • Libro Elementar de La Lengua Castellana: Parte Prosaica, Gotha 1814
  • Spanische Sprachlehre: Für deutsche Gymnasien und hohe Schulen, auch zum Selbstunterricht für Studirende..., (Gotha 1817) (online)
  • Lyra und Harfe. Liederproben (poemoj), Verlag Friedrich Fleischer, Leipzig 1834 (interrete)
  • Märchen und Geschichtchen eines Großvaters. Ilustris Ludwig Richter kaj J. Kirchhoff, Leipzig 1847, 1860 (interrete)
  • Neue Märchen für meine Enkel, Verlag Georg Wigand, Leipzig 1849, represo Unikum Verlag, Lindau ISBN 978-3-8457-0047-2, (online)
  • Catalog des Kupferstichwerkes von Johann Friedrich Bause. Mit einigen biographischen Notizen, Verlag Rudolf Weigel, Leipzig 1849 (interrete)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Schumann, Albert: "Keil, Georg" - ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 17, Duncker & Humblot, Leipzig 1883, p. 451-452
  • Wentzlaff-Eggebert, Harald: Weimars Mann in Leipzig: Johann Georg Keil und sein Anteil am kulturellen Leben der Epoche. Eine dokumentierte Rekonstruktion, Heidelberg 2009, ISBN 978-3-8253-5589-0
  • Schmidt, Anna-Barbara: Und nebenbei Gewandhausdirektor (=Gewandhausmagazin, 94), 2016, p. 48-51

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Juliane Wilhelmine Bause, verh. Löhr"