Johann Jacob Mascov
Johann Jacob Mascov | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Johann Jacob Mascov | ||
Naskiĝo | 26-an de novembro 1689 en Gdańsk | |
Morto | 21-an de majo 1761 (71-jaraĝa) en Leipzig | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko vd | |
Profesio | ||
Okupo | bibliotekisto historiisto jura konsilisto jurbibliotekisto profesoro vd | |
Laborkampo | Jurisprudenco kaj historio vd | |
Aktiva en | Leipzig • Halle vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johann Jacob MASCOV (naskiĝinta la 26-an de novembro 1689 en Gdansko, mortinta la 21-an de majo 1761 en Lepsiko) estis germana juristo kaj historiografo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studoj de teologio (komence) kaj de historio kaj jurscienco en Lepsiko li akompanis nobelajn adoleskantojn (von Buchwald kaj von Watzdorf) je vojaĝoj. Post reveno li iĝis docento ĉe la Eta princa kolegio kaj en 1719 eksterorda profesoro pri jurscienco ĉe la Universitato de Lepsiko. Li nomumitis urba konsiliano kaj fine orda profesoro. La kariero kontinuis per prokonsuleco kaj nomumiĝo je kortega konsilisto (fare de la princ-elektisto saksia kaj je dekano fare de la konvento de Zeitz. Krome li estis deputito de la saksia landa parlamento.
El verkaro lia, kiu ege gravis por la plimoderniĝo de germana historiografio, menciindas: »Principia juris publici romano-germanici« (Lepsiko 1729, kvina eldono 1769), kiu ĉe multaj universitatoj longan tempon servis kiel bazo de ŝtatsciencaj prelegoj; »Abriß einer vollständigen Geschichte des Deutschen Reiches« (das. 1722–1730); »Geschichte der Deutschen bis auf den Abgang der merowingischen Könige« (Lepsiko 1726–37, du volumoj), kie ne la suverenoj sed la nacio mem iĝis la unua fokuso de historia rakontado; »Commentarii de rebus imperii romano-germanici« (Lepsiko 1751–53; dua eldono 1757, 3 volumoj), kontinuigo de la antaŭe menciita verko, kaj »Einleitung zu der Geschichte des römisch-deutschen Reiches« (Lepsiko 1752).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- W. Goerlitz: Die historische Forschungsmethode J. J. Mascovs, Lepsiko 1901
- Ligiloj de DDB
- Prie en urba leksikono lepsika
- Mascov ene de la Saksia biografio
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 13. Lepsiko 1908, p. 391 (ĉi tie interrete)