Johann Lorenz Bach
Johann Lorenz Bach | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1695 en Ŝvajnfurto |
Morto | 14-an de decembro 1773 (78-jaraĝa) en Itzgrund |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | orgenisto komponisto |
Johann Lorenz Bach (* 10-an de septembro 1695 en Schweinfurt; † 14-an de decembro 1773 en Lahm) estis germana komponisto el la frankonia linio de la familio Bach.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Johann Lorenz Bach, nepo de Georg Christoph Bach, estis muzike edukita de sia patro Johann Valentin Bach samkiel 1715-17 en Vajmaro far Johann Sebastian Bach. Ekde 1718 ĝis sia morto li estis kantoro, orgenisto kaj instruisto en la Barona Liĥtenŝtejna Rezidejo Lahm en Itzgrund (ĉe Coburg).
En la kastela preĝejo ankoraŭ staras la orgeno, kiun li ludis dum pli ol kvardek jaroj: plejparte originale konserviĝinta instrumento de la orgenkonstruisto Heinrich Herbst el Halberstadt el 1732 kun 29 sonaj registroj sur du manualoj kaj abunde provizitaj pedalregistroj.
Escepte de preludo kun fugo en D-maĵoro la verkoj de Johann Lorenz Bach estas perdiĝintaj.
La genealogia arbo de la familio Bach far Johann Sebastian enhavas jenan enskribaĵon pri Joh. Lorenz:
"N-o 38. Joh. Lorenz Bach, pli aĝa filo de Joh. Valent. Bach sub n-o 21, estas orgenisto je Lahme en Frankonio."
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Diccionario Enciclopédico de la Música Música Maestro, Editorial Rombo, 1996, ISBN 8482579323.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Johann Lorenz Bach en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Herbstorgel Lahm/Itzgrund Arkivigite je 2008-10-26 per la retarkivo Wayback Machine