Saltu al enhavo

Johann Martin Steiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann Martin STEINER (naskĝinta al 28-an de majo 1738 en Sonneberg, mortinta la 14-an de septembro 1805 samloke) estis germana pentristo, urbestro kaj kronikisto.

Johann Martin Steiner estis naskita kiel la kvara infano de la skatolpentristo Johann Andreas Steiner. Post la morto de sia patro en 1747, Johann Martin devis helpi sian patrinon en la familia metio. Pro tio, li ne povis regule viziti la latinan lernejon en Sonneberg, kion li poste tre bedaŭris kiel kronikisto. Komence li lernis de infanaĝo la metion de skatolpentristo kaj la arton de bizmuta pentraĵo en la familia entrepreno. Je 21 jaroj, li fariĝis sendependa kaj edziĝis.

En 1776, li estis elektita de la gildaro de bismutpentristoj kaj kvartalestro por du jaroj. En 1787, li transprenis por du jaroj la oficon de urbestro kaj poste fariĝis membro de la urba konsilio. Kiel konsilisto, li estis respondeca pri komunuma konstruado inter 1792 kaj 1793 kaj pri urbaj financoj inter 1795 kaj 1796. Poste, li estis elektita supera urbestro, kiu ankaŭ devis jure reprezenti la interesojn de la urbo eksterlande. Dum la jarcentŝanĝo, li pli kaj pli retiriĝis el publika vivo.[1]

Tamen, Johann Martin Steiner akiris signifon pli gravan ne pentrade kaj politikumade, sed kiel kronikisto. Pro la eventoj post la eksplodo de la Sepjara Milito, ekde 1756 li sentis sin instigita skribi pri specialaj okazaĵoj de sia tempo kaj kolekti koncernajn dokumentojn. Li ne nur registris tion, kio okazis en Sonneberg kaj ties medio, sed ankaŭ tion, kion li aŭdis kaj kio povus atentigi la urbanojn. Tio inkluzivis eventojn de la eŭropa historio. Per la legado de gazetoj, viroj kaj virinoj el la popolo estis informitaj pri tio, kio okazis en la mondo. Tiel la kronikisto estas plene reprezentanto de sia epoko, kiu deziras transdoni kiel eble plej ampleksan bildon al siaj posteuloj.

Post la morto de Johann Martin Steiner, la manskripta kroniko restis en la posedo de liaj idoj. En 1882 kaj 1883 aperis en la ĉiutaga gazetaro eltiraĵoj el ĝi sub la titolo Sonneberg in Stadt und Land vor hundert Jahren. En 1926, la instruisto Adolf Wilhelm Müller eldonis parton de la manuskripto donantan la impreson, ke temus pri historia verko fokusita nur rilate al Sonneberg.

Post interkonsento en 1999 inter la Urba Arkivo de Sonneberg kaj la posedanto de la Steiner-manuskripto, la profesoro kaj fizkisto Frank Steiner, eblis disponigi la kronikon al scienca esplorado. La Urba Arkivo komisiis la historiistojn Hans Gauß kaj Thomas Schwämmlein transkribi la altvaloran skrigaĵon. La kunlaboro de la du historiistoj kun teamo de la Urba Arkivo de Sonneberg fine rezultigis en versio de la Steiner-kroniko, kiu estis publikigita en 2017.

La pli juna frato de li, Johann Georg estis pentristo. Strateto en la supra urbo, kie la fratoj kun loĝis, portas de 1870 la nomon Steinersgasse.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Chronik der Stadt Sonneberg von Johann Niklaus Bischoff 1369–1871. Stadtarchiv Sonneberg, Signatur: StadtA Son B I.02
  • Chronik der Stadt Sonneberg von Johann Martin Steiner 1757–1802. Stadtarchiv Sonneberg, Signatur: StadtA Son B I.12
  • Adolf Wilhelm Müller: Aus Johann Martin Steiners Chronik von Sonneberg 1757–1802. Veröffentlichungen der Kreisberatungsstelle für Heimatkunde zu Sonneberg, 1926 interrete
  • Hans Gauß, Thomas Schwämmlein (kun la urba arkivo de Sonneberg): Johann Martin Steiners Chronik von Sonneberg 1757–1802. Entstehung-Überlieferung-Historische Aussage. Probleme von Transkription und Edition. Sonneberger Museums- und Geschichtsverein, 2001
  • Chronik der Stadt Sonneberg 1757–1802 von Johann Martin Steiner. Bearbeitung: Heike Büttner, Nicki End, Hans Gauß, Waltraud Roß, Thomas Schwämmlein, Stadtarchiv Sonneberg 2017, ISBN 978-3-00-058293-6
  1. Chronik der Stadt Sonneberg 1757-1802 von Johann Martin Steiner. Prilaboris Heike Büttner k.a., Stadtarchiv Sonneberg 2017, p. 49 ss, ISBN 978-3-00-058293-6