Saltu al enhavo

Johann Michael Heusinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Michael Heusinger
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1690 (1690-08-24)
en Sundhausen
Morto 24-an de februaro 1751 (1751-02-24) (60-jaraĝa)
en Eisenach
Religio luteranismo vd
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo teologo
historiisto
bibliotekisto
klasika filologo
gimnazia instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Klasika filologio, teologio, bibliotekscienco kaj historio de regiono Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en HalleLaubachEisenach vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Michael HEUSINGER (naskiĝinta la 25-an de aŭgusto 1690 en Gotha-Sundhausen, mortinta la 24-an de februaro 1751 en Eisenach) estis germana teologo, pedagogo kaj regionhistoriisto.

La filo de paroĥestro ricevis hejman instruadon antaŭ frekvento de Ernestinum-gimnazio en Gotao. En 1708 li komencis la studon de teologio kaj filologio ĉe la Universitato de Halle antaŭ daŭrigo ekde 1709 ĉe la Universitato de Jena. Post deĵoro bibliotekista en Gotao en 1710 li reekstudis en 1711 en Halle (Saale). Vojaĝo kondukis lin en 1715 al Gießen, kie li dungitis fare de la tiama rektoro kiel privata instruisto. Krome li ĉeestis prelegojn interesiĝante aparte pri la agadoj de la matematikisto Johann Georg Liebknecht. Tiumaniere li baldaŭ famiĝis ankaŭ ekstere de Gießen pro kio li iĝis en 1716 privata instruisto por la filoj de grafo Friedrich Ernst Solms zu Laubach. La grafo, kiu ankaŭ mecenatis por Heusinger, peris por li en 1722 la lernejestrecon ĉe la gimnazio en Laubach. En 1730 Heusinger iĝis instruisto kaj bibliotekisto en Gotao kaj finfine en 1738 gimnaziestro en Eisenach; tie li fruktodone agadis ĝismorte.

Heusinger verkis sume 51 skribitaĵojn, ĉefe en la latina lingvo. Surbaze de la manuskriptoj de la teologo Johann Himmel kaj de la universalklerulo Christian Franz Paullini li ankaŭ verkis pri la historio de Turingio kaj la historioj urba kaj lerneja de Eisenach. Ekzemple provis li ke Marteno Lutero ne ĝuis instruadon ĉe la franciskanoj sed fare de instruistoj de la ajzenaĥa Georgo-lernejo. Li ankaŭ eldonis verkojn de Juliano, Ezopo, Fedro, Neposo kaj plibongis la wehner-a Hellenolexia.

La biografo Friedrich August Töpfer eldonis en 1773 en Nördlingen antologion de verkoj heusinger-aj sub la titolo J. M. Heusingeri Opuscula Minora varii argumenti; bedaŭrinde la sekvaj volumoj neniam aperis.

  • Vechneri Hellenolexias cum supplementis et annotationibus, Gotao 1733
  • Phaedri fabulae, Jena 1740
  • Cornelii Nepotis vitae, Eisenach 1747
  • Novae editionis Ciceroniani operis de officiis specimen, Eisenach 1749; herausgegeben 1783 mit einem Vorwort von Conrad Heusinger

Literaturo

[redakti | redakti fonton]