Johann Nepomuk Hummel
Johann Nepomuk Hummel | |
---|---|
muzika pianisto, kapelestro kaj pedagogo | |
Persona informo | |
Naskonomo | Johann Nepomuk Hummel |
Naskiĝo | 14-a de novembro 1778 en Preßburg, nun en Slovakio |
Morto | 17-a de oktobro 1837 en Weimar |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Okupo | |
Okupo | komponisto koncertmajstro pianisto dirigento muzikinstruisto |
Johann Nepomuk HUMMEL (n. 14-an de novembro 1778, Pozono – m. 17-an de oktobro 1837, Vajmaro) estis aŭstria muzika komponisto, pianisto, kapelestro kaj pedagogo.
Lia patro estis teatra kapelestro en Preßburg kaj en Vieno. Hummel estis lernanto de Franz Paul Rigler en Bratislavo, kaj inter 1785 kaj 1787 eĉ de Wolfgang Amadeus Mozart en Vieno, kiu estis lia kunloĝanto kaj kiu instruis lin senpage.
Li agadis certan tempon kiel sekvanto de Franz Joseph Haydn en Eisenstadt, poste en Stuttgart kaj en Vajmaro. Hummel famiĝis pro la brilanta ludo kaj improvizado.
Krom multnombraj komponaĵoj por piano (sonatoj, variaĵoj, rondoj, fantazioj kaj pianaj koncertoj) li verkis ankaŭ kamerajn komponaĵojn, operojn, kantatojn kaj mesojn. Liaj proksimume 130 komponaĵoj karakterizas sin pli prefere per virtuoza bravureco kaj ludemo kiel senta profundaĵo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Hummel-domo (Bratislavo), kun muzeo