Johann Rudolf Wettstein (1647-1711)
Johann Rudolf Wettstein (1647-1711) | |||||
---|---|---|---|---|---|
"Vorta ekspozicio pri la preĝo", verko eldonita en 1694.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de septembro 1647 en Bazelo, Svislando | ||||
Morto | 21-an de aprilo 1711 en Bazelo, Svislando | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bazelo Universitato de Zuriko | ||||
Familio | |||||
Patro | Johann Rudolf Wettstein (1614-1684) vd | ||||
Gefratoj | Johann Friedrich Wettstein (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | helenisto universitata instruisto teologo vd | ||||
Aktiva en | Bazelo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johann Rudolf WETTSTEIN (1647-1711) (naskiĝis en Bazelo, Svislando, la 1-an de septembro 1647 - mortis en Bazelo, Svislando, la 21-an de aprilo 1711) estis svisa teologo, filologo, universitata profesoro pri elokventeco, teologio kaj la greka. Trifoje li estis rektoro en la Universitato de Bazelo, en 1689, 1701 kaj 1709. Li estis nepo de la teologo Johann Rudolf Wettstein (1594-1666) kaj filo de teologo, reformisto, helenisto kaj filologo Johann Rudolf Wettstein (1614-1684). Lia patrino nomiĝis Margaretha Zaeslin (1627-1684). en 1676, li edziĝis al Ursula Mangold, filino de Hans Kaspar.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Por ricevi la plej bonan eblan subtenon en la antikvaj lingvoj, li estis translokiĝinta de lia patro al Zuriko en la aĝo de 13 jaroj por du jaroj, kiel studento de la bonega filologo Johann Caspar Schweizer (Suicerus), kaj pasis sian filozofian ekzamenon kun honoroj, en 1663.
En la latina kaj en la greka, Wettstein studis ĝisplene. Li studis teologion dum kvar jaroj kun Lukas Gernler (1625-1675), Johannes Zwinger (1634-1696) kaj lia patro ekzamenis lian disertaĵon "Ueber die Rechtfertigung des Sünders vor Gott" ("Pri la pravigo de la pekulo antaŭ Dio"), kaj iĝis kandidato en 3-a de julio 1668.
Unu jaron pli malfrue li kaŭzis eksciton ne nur organizante disputon, ekzemple, la teksto estis skribita en la greka, sed kiam unu el la kontraŭuloj volis embarasi lin per amaso da nekutimaj vortoj, li tuj prenis tiujn vortojn kaj klarigis iliajn originojn kaj signifojn. Por venĝi kontraŭ sia kontraŭulo, Wettstein sugestis, ke li volas daŭrigi la disputon en la greka, kaj kvankam ĉi-lasta estis unu el la plej bonaj "greka lernanto", tamen li rifuzis. Wettsetin tiam ripetadis kaj respondadis al ĉiu el siaj latinaj frazoj greke.
Post studvojaĝo al Svislando, Francio, Anglio, Belgio, Nederlando kaj Germanio, en kiu li vizitadis bibliotekojn ĉien kaj kolektis orientajn fragmentojn. En 1670 li iĝis Profesoro pri Logiko, pri elokventeco en la 19-a de septembro 1673, pri la greka lingvo en la 1-a de aprilo 1684. En la 2-a de junio 1685 li ricevis sian doktoriĝon en la Universitato de Bazelo. En la 15-a de septembro 1696 li iĝis profesoro pri la Malnova Testamento, kaj en la 5-a de oktobro 1703 profesoro pri la Nova Testamento. Li estis rektoro de la universitato tri fojojn en 1689, 1701 kaj 1709. Li mortis pro pneumonio la 21-an de aprilo 1711.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Decriptio Thermarum fabariensium, carmine elegiaco, 1672
- Dialogos kata Markiōnistōn exhortatio ad martyrium: responsum ad Africani epistolam de historia Susannae, 1674
- Dialogus Contra Marcionitas, sive De recta in Deum fide, 1674
- De foederibus, 1674
- Orationes IX de Linguae Gr. Pronunciatione, 1676
- Pro Graeca et genuina linguae Graecae pronunciatione..., 1686
- De exilii miseria, de exilii solatio, 1686
- Historia vitae et mortis Joh. Zuingeri, 1696
- Disputatio theologicae de prophetis ..., 1701
- Dissertatio Theologica, De Vanitate Purgatorii,1709
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Giovanni Sadoleto (1440-1511)], itala juristo, latinisto kaj humanisto
- Jacopo Sadoleto (1477-1577)
- Johann Schwebel (1490-1540)
- Franciscus Irenicus (1495-1564)
- Johannes Sichardus (1499-1552)
- Jacobus Ceporinus (1500-1525)
- Michael Sidonius (1506-1561)
- Paolo Sadoleto (1508-1572)
- Martin Crusius (1526-1607)
- Johann Jakob Grynaeus (1540-1617)
- Johann Heinrich Schweizer (1553-1612)
- Caspar Schoppius (1576-1649)
- Juan Luis De Cerda (1560-1643)
- Christoph Ludwig Raschen (1584-1645)
- Étienne de Courcelles (1586-1659)
- Richard Zouch (1590-1661)
- Gustavo la 2-a Adolfo (1594-1632)
- Theodor Zwinger la Juna (1597-1654)
- Sebastian Peregrin Zwyer (1597-1661)
- Johann Buxtorf la Juna (1599-1664)
- Christian Schotanus [https://www.biblicalcyclopedia.com/S/schotanus-christian.html (1603-1671)
- Johannes Coccejus (1603-1699)
- Bernhard von Sachsen-Weimar (1604-1639)
- Valentin Heider (1605-1664)
- Bartholomäus Candidus (1606-1667)
- Johann Caspar Schweizer (1619-1688)
- Johann Sebald Fabricius (1622-1682)
- Lukas Gernler (1625-1675)
- Hermann Becker (1632-1681)
- Johann Heinrich Heidegger (1633-1698)
- Johannes Zwinger (1634-1696)
- Caspar Löscher (1636-1718)
- Kaspar Grasse (1639-1721)
- Johann Fabricius (1644-1729), germana teologo
- Johann Heinrich Schweizer (1646-1705)
- Johann Heinrich Wettstein (1649–1726)
- Jean Leclerc (1657-1736)
- Georg Elieser Edzard (1661-1737)
- Johann Rudolf Zwinger (1660–1708)
- Laurent José Leclerc (1677-1736)
- Johann Kaspar Löscher (1677-1751)
- Johann Gottlieb Fabricius (1681-1741)
- Peter Zorn (1682-1746)
- Johann Bernhard Wiedeburg (1687-1766)
- Gasparo Cerati (1690-1769)
- James Theodore Leclerc (1692-1758)
- Johann Jakob Wettenstein (1693-1733)
- John James Wettstein (1693-1754)
- Hermann Samuel Reimarus (1694-1768)
- Johann Kaspar Wettstein (1695-1760)
- Johann Andreas Fabricius (1696-1769)
- Johann Ludwig Engel (1699-1758)
- Johann Jacob Moser (1701-1785)
- Peter Christian Kämpfer (1702-1755)
- Johann Andreas Segner (1704-1777)
- Johann Georg Wettstein (1717 -1780)
- Michael Nestius (1721-1794)
- Johann CasparSchweizer (1754-1811)
- Karl Anton Wettstein (1743-1797), svisa helenisto
- Johann Ludwig Burckhardt (1784-1817)