Saltu al enhavo

Johann Schroffner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Schroffner kiel juna animzorganto

Johann SCHROFFNER (naskiĝinta la 10-an de majo 1891 en Thalgau, murdigita la 14-an de aprilo 1940 en la koncentrejo de Buchenwald) estis aŭstra pastro, ŝatanto de Aŭstrofaŝismo kaj rezistanto kontraŭ la nazioj.

Post restado en la Porpastra seminario de Salcburgo li ricevis ordinacion sacerdotan en la jaro 1915-a. Poste li estis kapelano en diversaj paroĥujoj salcburgaj kaj tirolaj. Post malsamaj ideoj kun la malsubuloj li sendiĝis en la 1936-a jaro al Oberndorf (distrikto Kitzbühel).

Schroffner membris ĉe Vaterländische Front ege favorante la Dollfuß-an ŝtaton. Pro tio li treniĝis al malrespektaj komentoj pri germanaj politikistoj post Anschluss. Sekve Gestapo arestis lin en la 2.8.1939 ordononte enkarceriĝon en Insbruko. De tie oni transportigis lin al la koncentrejo de Dachau, al fifama punkompanio. En Dachau li eĉ venis en punbunkron kie la SS-ano Martin Sommer persone torturegis lin. Pro siaj vundoj kaj benzina injekcio li suferis morton kruelan.[1]

stumbliga ŝtoneto en Thalgau
  • En la 2009-a jaro oni senvualigis en Salcburgo memortabulo por sume kvar viktimoj de nazioj, inter kiuj kaj Schroffner.
  • En lia naskiĝurbo Thalgau oni reentombigis lian urnon; krome lia nomo menciiĝas sur memorŝtono por viktimoj de la NS-diktaturo.
  • En 2021 stumbliga ŝtoneto metiĝis por li sur la centra foirejo de Thalgau.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Gisela Hormayr: Die Zukunft wird unser Sterben einmal anders beleuchten: Opfer des katholisch-konservativen Widerstands in Tirol 1938–1945, Innsbruck 2015, ISBN 978-3-7065-5466-4
  • Horst Schreiber kaj Christopher Grüner: Den für die Freiheit Österreichs gestorbenen: Das Befreiungsdenkmal in Innsbruck. Prozesse des Erinnerns, Innsbruck 2016, ISBN 978-3-7030-0923-5
  1. etbiografio