Johanna Bottesch
Johanna Hermine BOTTESCH (fraŭline: Dietrich; naskiĝinta la 28-an de junio 1955 en Apoldu de Sus, mortinta la 3-an de januaro 2021 en Sibio) estis rumania germanistino kaj pedagogino apartenante al la malplejmulto de la landleroj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filino de la frue mortinta bazlernejinstruisto Hans Dietrich kaj de Johanna Dietrich (fraŭline: Rechert; mortis en 2014) ŝi pasigis la infanajn jarojn kun la tri jarojn pli juna fratino Brigitte sur la bieno de la geavoj. Post frekventado de la bazlernejo ŝi lernantinis en la liceo de Sebeș (Alba) kie ŝi konatiĝis kun la posta edzo Martin Bottesch. Plurfoje ŝi venkis ĉe interlernejaj konkursoj en la fako germana lingvo. En Sibio ŝi iĝis studentino pri germanistiko kaj anglistiko. Tiam la tiea altlernejo estis nur filio de la Universitato de Kluĵo.
Post edzigo de Martin Bottesch en 1976, kiu tiam studis matematikon en Kluĵo, ŝi sekvis lin tien. En 1978 kaj 1984 naskiĝis du filoj. Tria kiu naskiĝis en 1982 mortis en la aĝo de malpli ol du monatoj. En 1992 la paro translokiĝis Sibion kie ŝia edzo komencis - krom laboro kiel gimnaziinstruisto kaj edukadkonsilisto - paralelan politikistan karieron ĉe DFDR.
Universitata agado fruktodona
[redakti | redakti fonton]Gravis ankaŭ ŝia eseo pri germanlingvanoj de Rumanujo por Handbuch der deutschen Sprachminderheiten in Mittel- und Osteuropa (Tübingen 2008, p. 329–392) kiu helpis emancipigi la rumanlandan germanan lingvovariecaron en la fakularo eĉ post la amasa elmigrado de germanlingvanoj post 1990.
Kune kun li ŝi publikigis la lingvikan faklibron Die bairisch-österreichische Mundart der Landler von Großpold in Siebenbürgen (Vieno 1992). Ankaŭ por sia doktoriĝo ŝi okupiĝis pri la vortrezoro kaj frazeologia vortapliko de la landleroj (Der phraseologische Wortschatz des Landlerischen von Großpold unter strukturellem, semantischem und pragmatischem Aspekt, Bukareŝto 2002, ĉe profesorino Speranţa Stănescu). Interesas ke ne malmultaj diroj de la landleroj ja ofte montras pruntadon el la dialektoj de la transilvaniaj saksoj sed ne ĉiam havas ekvivalentojn en la norma germana lingvo. Preparonte tiun ĉi verkon de pli ol 300 paĝoj ŝi estis kolektinta dum pli ol du jardekoj pli ol 4000 esprimoj, parolturnoj, proverboj. Tio memkomprenebla implicite ankaŭ gravis por kulturhistoriistoj. En 2003 publikigis verko kun 3205 vortoj de la landlera dialekto nur de Apoldu de Sus.
Gravis ankaŭ ŝia eseo pri germanlingvanoj de Rumanujo por Handbuch der deutschen Sprachminderheiten in Mittel- und Osteuropa (Tübingen 2008, p. 329–392) kiu helpis emancipigi la rumanlandan germanan lingvovariecaron en la fakularo eĉ post la amasa elmigrado de germanlingvanoj post 1990.
Ŝi ekde 1992 multajn jarojn docentis pri lingvikaj temoj en la fakultato pri germanistiko de la Lucian-Blaga-universitato de Sibio. Tiutempe ŝi ade flegis kontaktojn kun fakuloj je Mannheim kaj Marburg. Ekde 2005 ŝi engaĝiĝis pri la enkondukoj de la t.n. Bolonjaj universitataj reformoj en Rumanujo kaj pioniris en la establo de telestudado. Administracie ŝi realigis universitate la studadon pri Aplikitaj fremdlingvoj kaj Interkultura ekonomia komunikado. Ellaboris ŝi ankaŭ aferojn pri didaktiko de lingviko. Multajn jarojn ŝi kunredaktis la sibian altlernejan fakgazeton Germanistische Beiträge.
Malgraŭ retiriĝo en la aĝo de 60 jaroj pro sanecaj kialoj ŝi kontinuigis instruadon de la germana lingvo ĉe la Germana kulturcentro de Sibio. Ŝi mortis je kancero.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Die bairisch-österreichische Mundart der Landler von Großpold in Siebenbürgen (Rumänien) (kune kun Martin Bottesch), Vieno: VWGÖ, 1992, ISBN 3-85369-892-1
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Samuel Piringer: "In memoriam Johanna Bottsch". Ĉe ADZ, 12.1.2021
- Doris Sava kaj Sunhild Galter: "Begnadet und dennoch bescheiden - Nachruf auf die Germanistin Johanna Bottesch". Ĉe: Hermannstädter Zeitung, 15.1.2021