Johannes Bökelius
Johano Bokelo (1535-1605) | ||
---|---|---|
"Anatome vel Descriptio partium humani corporis", verko de Johannes Bökelius, eldonita en 1585
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-a de novembro 1535 en Antverpeno, Belgio | |
Morto | 21-a de majo 1605 en Hamburgo, Germanio | |
Alma mater | Universitato de Helmstedt Universitato de Wittenberg Universitato de Bourges Universitato de Pavio | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto oficiala urba kuracisto entomologo instruisto vd | |
Jean Böckel aŭ "Johann Böckel"(1535-1605) estis germana kuracisto kaj patro de Heinrich Julius Böckel (1593)[1], privata kuracisto de Vilhelmo la juna (Brunsvigo-Luneburgo) (1535-1592), kaj Julio, Duko de Brunsvigo-Wolfenbüttel (1569-1589), fondinto de la Universitato de Helmstedt, kaj sinsekve de sia filo Henriko Julio (1564-1613).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Johano Bokelo estis filo de religiaj rifuĝintoj el Nederlando kiuj establiĝis en Hamburgo. Principe li studis teologion en la Fakultato pri Artoj de la Universitato de Wittenberg kie Philipp Melanchthon (1497-1560) estis lia profesoro. En 1550, li ŝanĝis al Medicino, kiun li komencis studi en Wittenberg, kaj poste daŭrigis en Italio kaj Francio, kie li licenciiĝis kiel Doktoro pri Medicino, en 1563. En 1564 li eklaboras kiel kuracisto en Hamburgo, kie, li fariĝas privata kuracisto de Vilhelmo la juna, Duko de Brunsvigo-Luneburgo (1535-1592), kaj en 1565 li estas nomumita persona kuracisto de Julio, Duko de Brunsvigo-Wolfenbüttel (1569-1589) kaj fondinto de la Universitato de Helmstedt, kaj poste de sia filo Henriko Julio (1564-1613).
En 1576, li estas indikita de la duko Julio kiel profesoro de Medicino en la ĵus fondita Universitato de Helmstedt, kaj sinsekve respondeca pri la starigo kaj organizado de la medicina lernejo. Pro tensiaj demandoj rilate al sorĉado kun Henriko Julio, filo de la duko, Bokelo lasis la duklandon fine de 1591 kaj reiris al sia urbo Hamburgo, kie li laboris ĝis siaj lastaj jaroj kiel urba kuracisto. Bokelo verkis plurajn medicinajn latinajn traktaĵojn pri kritikoj al la praktikoj je ĉasado al sorcixtinoj kaj magio tiam uzataj, kaj tiuj kritikoj malplaĉis al la filo de la duko. Li emfazis pri la neefikeco de tiaj procedoj kaj reliefigas ke la filo de la duko estis influita de la persekutaj kritikoj faritaj de Johann Weyer (1515-1588).
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Oratio de cerebro, 1560, Kaspar Peucer, Jean Boeckel, Sigismund Schorckel, Joachim Strupp von Gelnhausen
- De peste quae Hamburgam civitatem Ao. 1565
- Theses de primis rerum naturalium principiis & elementis: (Disp.Helmstädt.Præs.Joanne Bokelio.), 1575
- Synopsis novi morbi quem plerique medicorum catarrhum febrilem, vel febrem catarrhosam vocant: qui non solum Germaniam, sed poene universam Europam graviss. adflixit, 1580, Jacobus Lucius
- Anatome vel Descriptio partium humani corporis vt ea in Academia Iulia, quae ..., 1585
- Anatome vel descriptio partium humani corporis: ut ea in Academia Julia, quae est Helmsteti, singulis annis publice praelegi, ac administrari solet ..., 1588
- Gabrielis Falloppii ... Obseruationes anatomicae, in quinque libros digestae certisq capitibus distinctae, & illustratae: opera & studio M. Iohannis Sigfridus ... cum praefatione Ioannis Bokelii, 1588, Gabriele Falloppio, Jean Boeckel, Johann Sigfrid, Lucius, Jakob (1.)
- De peste ..., 1591, Jean Boeckel, Wilhelm Bökel, Helmstedt 1591
- Pestordnung in der Stadt Hamburg ..., 1597, Jakobum Lucium
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- CERL Thesaurus
- WorldCat Identities
- EOD Search Arkivigite je 2015-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Historicum.net Arkivigite je 2015-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Der Agrest in Gesundheitsratgebern des 15. und 16. Jahrhunderts
- Biographie der Aerzte, Volume 1, paĝo 478, August Ferdinand Brüggemann
- Heinrich Scheidemann's Keyboard Music: Transmission, Style and Chronology, Pieter Dirksen
- Capitalising on Change in a Globalising World: A View from Hamburg, Wolfgang Michalski
- Bernhard Copius und das Lemgoer Gymnasium, Friedrich W. Bratvogel