Saltu al enhavo

Johannes Goritz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Goritz
(1455-1527)
"Coryciana" aŭ "Poemara kolekto" de Johannes Göritz, verko publikigita en 1524.
"Coryciana" aŭ "Poemara kolekto" de Johannes Göritz, verko publikigita en 1524.
Persona informo
Naskiĝo 1455
en "Koerich", Luksemburgio
Morto 1527
en Verono, Italio
Ŝtataneco Duklando Luksemburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo parson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes GORITZ (latinigite: Corycius kaj Coritius laŭ persono el la vergilia Georgiko; naskiĝinta ĉ. 1455 en Luksemburgo, mortinta en aŭtuno 1527 en Verono) estis germana ekleziulo, kuria juristo kaj mecenato. Amiko lia estis kardinalo Adriano Castellesi.

Goritz fariĝis en 1498 papa notaro kaj kelkajn jarojn poste ricevisto de petleteroj. En julio 1503 li estiĝis apostola sekretario. Monojn siajn li utiligis por apogi italajn kaj germanajn klerulojn, poetojn kaj artistojn. Li eĉ fondis liberan akademion laŭ modelo de Pomponio Leto, kiun kontaktis ne nur Goritz mem sed ankaŭ Johano Reuchlin. La ĉiujarajn festojn de la akademimembraj poetoj okazis en la festotago de Sankta Anno en vitejo post celebro de sankta meso en Anno-kapelo apud la preĝejo Sankta Aŭgusteno: ĉi kapelon Goritz mem ornamigis i.a. per artaĵo pri Anno Triopa de Jacopo Sansovino el la 1512-a jaro. Blosio Palladio eldonis en 1524 en Romo antologion kun pli ol 120 elegioj, epigramoj, himnoj pri la enkapela altaro: la aferojn verkis italaj kaj germanaj humanistoj (i.a. Petreius Aperbacchus). Fakte temis pri la unua roma muza almanako sed ĝi taksatas altvalora fonto pri la germanlingvaj renesanc-humanistoj. En ĝi kolektiĝis kvazaŭ ĉiuj gravaj romaj poetoj de la du unuaj jardekoj de la 16-a jarcento.

Sed ankaŭ ekstere de Romo aperis antologioj poemaj sub la nomo de Goritz, ekz. en Venecio en la 1520-a jaro. Okaze de la disrabado de Romo (1527) perdis li ĉiujn havaĵojn kaj mortis dum fuĝo al sia hejma diocezo trevira. Tri jarojn antaŭe li ankoraŭ estis kaj notaro kaj ŝatata sprita konversacianto de papo Klemento la 7-a.

La porĉiama merito de Goritz estis la antaŭenpuŝado de ĉiuj germanaj kaj humanismaj temoj en Romo kaj la malavara subteno de germanlingvaj verkistoj vivantaj en la Eterna Urbo. Li klopodis esti peranto inter la mensaj malsimilecoj de italaj kaj germanaj humanistoj. La verkisto Arthur de Gobineau priskribis en la proza dramo La Renaissance. Scènes historiques fikcian cirklon de adeptoj-profitantoj de Goritz.[1]

Grimm, Heinrich: "Corycius, Johannes" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 3 (1957), p. 372-373

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. antaŭparoloj por germanlingva traduko - fare de Ludwig Schemann, sepa eldono, Strasburgo 1908
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.