Johannes Thienemann
Johannes Thienemann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1863 en Gangloffsömmern |
Morto | 12-an de aprilo 1938 (74-jaraĝa) en Rybachy |
Tombo | Rybachy (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Regno |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | August Wilhelm Thienemann (en) |
Frat(in)o | Max Thienemann (en) |
Okupo | |
Okupo | ornitologo |
Johannes Thienemann (12a Novembro 1863 – 12a Aprilo 1938) estis germana ornitologo kaj pionira birdoringisto kiu setligis la Birdobservejon Rossitten, nome la unua en la mondo.
Thienemann naskiĝis en Gangloffsömmern, Turingio. Lia eduko estis fokuzita al kristiana pastreco. Li poste laboris kiel instruisto sed trovis sian alvokiĝon en ornitologio, pli precize la studo de birdomigrado. En 1901 li fondis birdobservejon en la Kurona duoninsulo ĉe Rossitten, Orienta Prusio (nune Rybachy, Kaliningrada provinco, Rusio), kie li plenumis sian ornitologian karieron dum la resto de sia vivo, kvankam retiriĝinte kiel direktoro de la observejo en 1929. Li mortis en Rossitten kiam li estis 75-jaraĝa.[1]
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Honoroj ricevitaj de Thienemann estis la jenaj:[1]
- Medalo Goethe pri Aeto kaj Scienco
- Honora Membreco ĉe la Deutsche Ornithologen-Gesellschaft (Germana Ornitologia Societo)
- Membreco ĉe la American Ornithologists' Union
Publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]Verkoj de Thienemann estis la jenaj:
- 1927 – Rossitten. Drei Jahrzehnte auf der kurischen Nehrung. Neumann: Neudamm. (en germana)
- 1931 – Vom Vogelzuge in Rossitten. Neumann: Neudamm. (en germana)
- 1935 – Von Elchen, Störchen, Krähen und anderem Getier auf der Kurischen Nehrung. Eichblatt: Leipzig. (en germana)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Palmer, T.S. (1940). “Johannes Thienemann (Obituary)”, The Auk 57 (3), p. 445.
Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine