Saltu al enhavo

Johano Ernesto (Saksio-Koburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
princo Johano Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo)

Johano Ernesto de Saksio-Koburgo (naskiĝinta la 10-an de majo 1521 en Koburgo, mortinta la 8-an de februaro 1553 samloke) estis princo el la ernesta linio de la domo Wettin. De 1541 ĝismorte estis li unua memstara duko de Saksio-Koburgo. Patro lia estis la saksa princelektisto Johano la Konstanta.

Edukanto de li estis la grava teologo kaj reformanto Georg Spalatin mem. De 1532 lia pli maljuna duonfrato Johano Frederiko partoprenigis lin regade estinte jam de 1528 ties kuratoro. En 1541 estis aranĝita en Torgau, laŭ perado de princo Volfgango (Anhaltio-Köthen), la frankoniajn teritoriojn de la Koburga Administradujo kiel propran rezidan ujon por Johano Ernesto. Tio ampleksis la areojn de Koburgo, Königsberg, Neustadt, Sonneberg, Neuhaus, Bad Rodach, Hildburghausen, Heldburg, Eisfeld, Veilsdorf, Schalkau kaj Ummerstadt. Menciindas ankaŭ monaj kontribuaĵoj fare de la frato por sukcesa regadstarto.

En 1542 Johano Ernesto komencigis la konstruon de Kastelo Ehrenburg, post kiam la citadelo de Koburgo taksiĝis tro nekomforta kiel rezideje tiel loĝeje. En februaro 1542 edzigis lin en Torgau Katerino, filino de duko Filipo la 1-a (Brunsvigo-Grubenhagen); ŝi ne naskis infanojn. Sub Johano Ernesto malĉesis en Steinheid ekspluatado de oro. En 1547 la duko ne estis tuŝata de la punaj agadoj fare de imperiestro Karlo la 5-a post la batalo apud Mühlberg: la ununura perdo estis la Administradujo Königsberg.

Post la forpaso de Johano Ernesto, la koburganoj en 1553 revenis sub la manojn de frato Johano Frederiko kaj ties tri filoj; ili estis administrontaj la ernestidajn havaĵojn de 1554 kune dum pluraj jaroj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]